senkohere
senkohere
Senkohere
3 posts
Senklarigaj notoj el miaj ĉiutagaj legaĵoj
Don't wanna be here? Send us removal request.
senkohere · 5 years ago
Text
Zelik 2020: Zombioj
Raul Zelik: Wir Untoten des Kapitals. Über politische Monster und einen grünen Sozialismus. Berlin: Suhrkamp 2020, p. 16. (Ni malmortuloj de la kapitalo. Pri politikaj monstroj kaj verda socialismo. Eldoneja paĝo.)
La zombio estas la popkultura figuro de nia tempo: la infanokostumo por haloveno, la enkorpigo de la plejpleja hororo en serioj kaj kinofilmoj, la forpafenda malbono en komputilaj ludoj.
Montras mian ekstermondecon, ke mi neniam komprenis la sencon de zombioj. Mankas rakonto, en kiun mi kapablus meti la tiun figuron.
0 notes
senkohere · 5 years ago
Text
Zelik 2020: Pri Kolombio en la jaro 1989
Raul Zelik: Wir Untoten des Kapitals. Über politische Monster und einen grünen Sozialismus. Berlin: Suhrkamp 2020, p. 321. (Ni malmortuloj de la kapitalo. Pri politikaj monstroj kaj verda socialismo. Eldoneja paĝo.)
En kelkaj vilaĝoj oni adiaŭis tiujn, kiuj antaŭ balotoj kandidatiĝis kiel maldekstruloj, ĉar ekde tiam ilia vivo fariĝis tiu de malmortuloj: ankoraŭ ne murdita, sed per unu piedo jam sur la alia flanko. Strange ke la viktimoj samsortis kun la krimuloj, ĉar la dungitaj murdistoj estis junaj, ofte ankoraŭ ne 20-jaraj, devenis el la medio de la Medellín-Kartelo kaj post la krimo ne malofte estis silentigitaj de iliaj dungintoj.
0 notes
senkohere · 5 years ago
Text
Pollack 2020: La malkontenta popolo
Detlef Pollack: Das unzufriedene Volk. Protest und Ressentiment in Ostdeutschland von der friedlichen Revolution bis heute. Bielefeld: transcript-Verlag 2020, p.12. (La malkontenta popolo. Protesto kaj antipatio en orienta Germanio de la Paca Revolucio ĝis hodiaŭ. Eldoneja paĝo.)
Pollack kontraŭ malsamopiniuloj pledas, ke la politikaj ŝanĝoj en GDR je 1989/1990 meritas la nomon revolucio. »La paca revolucio en GDR transkapigis la politikajn cirkonstancojn, forigis malnovan ŝtatan ordon kaj kreis tute novan politikan, juran, ekonomian kaj socian ordon.« Almenaŭ la lasta parto de la frazo estas dubinda. La Paca Revolucio rezultigis ja ne ion tute novan, sed aliĝon al io alia malnova: al FRG. Io nova aperis fakte nur dum la revoluciaj okazaĵoj.
1 note · View note