Tumgik
mahxiac0korako · 5 months
Text
Platujoj
Ekzistas en multaj teraj kulturoj ujoj por konservi platajn maldikajn objektojn. En tiuj ujoj estas multaj artefaritaj folioj kvarangulaj kiuj estas kunligitaj laŭ unu flanko de la rando, sur kiuj oni konservas arojn da etaj figuroj el sekigita likvo, kiu kutime estas nigra.
Foje oni konservas aliajn foliojn en ili. Povus esti simile artefaritaj folioj aŭ naturaj folioj de plantoj kaj floroj aŭ aliaj simile plataj objektoj.
Tiuj platujoj estas ofte donacaj por karuloj aŭ oni aĉetas ilin por si mem. Oni ĝuas rigardi la figurojn sur la folioj aŭ fari siajn proprajn figurojn per malgranda bastonforma ilo, kiu lasas markojn sur la folioj. La nomo por tiuj platujoj en la tera kulturo varias multe depende de regiono sed tre disvastigita vorto estas »Libro«
1 note · View note
mahxiac0korako · 1 year
Text
Vekiĝis du knuflantaj gedormintoj, Oscedoj sonoris, okazis interŝanĝo de teneraj rigardoj. Ŝi ekrimarkis kie ŝia buŝo sur la kapkuseno estis grandan malsekecon kaj vesuspiris "Pardu, ho kiom embarasita!" "Kio embarasigas?" Li demandis. "....Mi...mi salivis kiel hundaĉo sur via kapkuseno" li respondis kun rideto "Ne, kara tio signifas ke vi bone dormis. Vi bone dormis knuflante kun mi." Etendis li la brakojn kaj brakumis ŝin kaj ŝian frunton kisis. "Ankaŭ mi amas vin, mia kara."
1 note · View note
mahxiac0korako · 1 year
Text
Mi amas vian menson per kiu vi pensas viajn interesajn, belajn pensojn, simplaj kaj kompleksaj.
Mi amas viajn okulojn per kiuj vi vidas la mondon
Mi amas viajn orelojn per kiuj vi aŭdas muzikon kaj birdkantadon
Mi amas vian buŝon per kiu vi parolas kaj viajn pensojn esprimas.
Mi amas viajn manojn per kiuj vi ĉion faras.
Mi amas vian batantan koron per kiu vi sentas viajn emociojn profundajn, fortajn.
Mi amas viajn piedojn per kiuj vi promenas tien kaj reen kaj foje kun mi.
Mi amas vin, kara mia, ĉion pri vi kaj vian tuton.
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Suflorfloro
Vi scias sendube kio estas sunfloro sed ĉu vi iam vidis suflorfloron? Eble vi aŭdais suflorfloron. Ili Iom similaspektas al sunfloro sed suflorfloroj havas kavan truon buŝforman en la mezo de ĝiaj florfolioj, tra kiu la vento blovas. La "lipoj" de tiu buŝesto moviĝas ofte kvazaŭ ĝi parolas sed kiam aero trairas la buŝan truon tio dona "spiron" al la floro, ja mankas al floroj pulmoj por parolado kaj spirado, kaj aŭdeblas afablan flustradon de la suflorfloro, kiu sonas kiel feino flustras ameme sekretojn pri la vivo al vi. Foje oni pensas ke rekoneblas vortojn sed la lingvo de suflorfloroj estas nekomprenata de homoj se ĝi estas lingvo anstataŭ nur volapukaĵo kiel iuj kredas.
Estas rakonto pri vaganto kiu dormis en kampo plene de suflorfloroj. Estis varmeta brizeto ĝentila tutnokte. Dum lia dormado la lingvo de la suflorfloroj fariĝis tute komprenebla al li en la sonĝa mondo. Ili sufloris al li pri saĝaĵoj kaj kion li devus fari por esti feliĉa en la vivo. Kvankam li estis ja tute ordinara persono tiu vaganto poste vivis tre feliĉan vivon kaj donis bonajn konsilojn al amikoj kaj konatuloj kaj kvankam li neniam fariĝis riĉa li ĉiam havis sufiĉe.
Se vi trovas suflorfloron sed ne estas vento vi povas blovi je la malantaŭo de la buŝtruo kaj aŭskulti ĝian sibladon. Nepre ne pluku ĝin tamen ĉar plukita suflorfloro ne sufloras ĉar ĝis estas tiam mortanta. Se vi bone medute aŭskultas vi eble komprenos kion diras la suflorfloron kaj akiros saĝecon.
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Platono iam proponis la jenan filozofiaĵon; la teorio de formoj, laŭ tiu filozofia teorio ekzistas ideala perfekta formo aŭ ideo de ĉiu ekzistaĵo el kiu ĉio estas bazita kaj ĉio alie estas neperfekta imitaĵo de tiu unu perfekta kaj ideala formo aŭ ideo. Estas ideala pomo, ideala kato, ideala okulo, idealaj manoj, la perfekta hararo, la perfekta koro.
Vi laŭ mi, kara mia, estas la perfekta vi. Via rideto estas la perfekta via ridet', viaj okuloj gemecaj estas la perfektaj viaj okuloj, via rido estas la ideala la via rido, vi estas la perfekta vi. Viaj tenero, amemo kaj sentemeco estas la perfektaj la viaj ecoj. Kiam mi pensas pri vi, kiam mi vidas vin, kiam mi tenas vin en miaj brakoj perfektas ĉiu momento ĉar mi estas kun vi, mia ideala amatino.
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Mi estas akvo en flako
Mi estas akvo en senmova flako. Mi saŭdade memoras kiam mi vaporiĝis kaj pluvis en riveron kiu fluas al maro. Dum mia vaporiĝo mi preterpasis flugantajn insektojn kaj birdojn. Mi fariĝis parto de nubo, ŝtormnubo, kiu laŭte tondris en ĉielo. Post pluviĝi en la rivero mi fluadis vigle kaj tre rapide al verda maro. En la rivero fiŝoj naĝis tra min kaj ĉirkaŭ mi kaj mi sentis min tiom viva.
En la verda maro mi fluis tien kaj reen ĉirkaŭ golfeto en kiu kreskis fukoj kiel kreskas arboj formiĝante arbaron kaj marherboj kiel herbejo apud arbaro kaj estis koraloj eĉ pli belaj ol floroj!
Denove mi vaporiĝis sed ĉi foje pluviĝis sur ŝtona monto kaj nun mi denove estas flako senmova kaj anstataŭ fiŝoj en mi naĝas moskitidoj. Mi atendas denove vaporiĝi kaj kaj pluviĝi en rivero aŭ lago aŭ espereble en la granda maro.
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Mi estas poetarbo
Mi estas arbo en kampo apud vojo. De tempo al tempo oni preterpasante haltas kaj al mi diras "Saluton, bela fruktarbo, kian frukton vi donas kaj kiel aspektas viajn florojn belajn?" Dum longa tempo mi respondis honte "mi ne estas fruktarbo. Mi estas velkema nefruktarbo kiu ne eĉ generas unuopan semeton." Kaj la preterpasantoj kutime respondis "sed vi havas tian belan foliaron kies formo kaj brila verdeco indikas ke vi ja estas fruktodona arbo kiu viasezone havas belegajn florojn, kiuj fariĝas dolĉajn nutrigajn fruktojn."
Mia sezono ne venis dum multaj jaroj, sed finfine ĝi alvenis, neniu surpriziĝis krom mi mem. Sur miaj branĉoj dum verda sezono ekkreskiĝis floretoj, multaj floretoj diverskoloraj, kiuj fariĝis sukoplenaj fruktoj. Kaj oni nomis min poetarbo kaj miajn florojn oni nomas poemfloroj kaj miajn fruktojn verkfruktoj. Tiuj estas miaj fruktoj kaj floroj.
1 note · View note
mahxiac0korako · 1 year
Text
Anstataŭrozo
En miaj multaj jaroj mi observis ke la jena foje okazas sub la ĉielo. Ĝardenistoj plantas semon kaj atendas ke kresku rozon sed ili ne sciis ke ne temas pri rozo sed alia floro kiun iuj nomas anstataŭrozo. Rara sovaĝa floro kies tigoj kaj branĉoj estas rozaspektaj sed kiam la floro burĝonas tiam evidentiĝas ke ne estas rozo sed tute alia floro bela kaj unika. Oni pensus ke la plantintoj ,kiuj prizorgis kaj akvumis tiun floron kiun ili havas anstataŭ rozo, ĝojus ajnokaze havi tiun floron unikan sed sufiĉe da ili malĝojas kaj eĉ koleriĝas kontraŭ la floro kaj ĉesas akvumi ĝin, Ili punas floron por ne estis rozo. Tio ne sencas ĉar, kvankam ili supozis ke la semo estis rozo, ili plantis la semon el kiu la anstataŭrozo kreskis kaj prizorgis ĝin dum tiom da tempo. La kompatinda floro komencas honti pro sia ekzisto kaj esto. Sed anstataŭrozo estas floro bela, unika kaj aminda. Ĉiu floro belas kun siaj propraj florfolioj. Se vi renkontas al anstataŭrozo aŭ se vi mem plantas unu, mi petas amu ĝin kaj bone akvumu ĝin tiel ke ĝi kreskos kaj multajn florojn burĝonigos.
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
konkordo: Kora aŭ morala plena akordo; harmonio de sentoj k opinioj inter pluraj personoj.
Dum mia vojaĝo en Esperantujo mi sentis tuttempe konkordon kun aliaj kiun mi rare spertas kaj neniam antaŭe mi spertis tion en grupo nur kun individuoj kiujn mi trovis jen kaj jen dum la vivo. Mi vere spertis la "novan senton" menciita en la espero. Mi sentis la misterajn sonojn tre mallaŭtajn kaj la fantomojn de tempo estonta, pri kiuj parolis Zamenhof ĉe la unua universala kongreso.
Tiujn sonojn kaj fantomojn kiujn li priskribis estis lia maniero esprimi la mirindan etoson de la kunveno de esperantistoj kaj esprimi vorte la emociojn fortajn kies vigleco instigas zumadon kaj vibrado tra la korpo, cerbo kaj koro.
Mi vere sentis ke ni faris en konsento unu grandan rondon familian. Kamaradoj, samideanoj, amikoj, homfratoj, karuloj. Tiaj estis ni kiuj kunvenis sub la sankta signo de l'espero en Esperantujo.
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Mi estis senfolia.
Mi estis arbusto velkinta sen flor' sen foli'. Mi bezonis sunan feliĉon, mi bezonis amfekundan teron por kreskigi foliojn kaj florojn. Finfine mi tiujn trovis en Esperantujo. Miaj folioj kreskis grande kaj tre verde kaj rapide formis burĝonoj multaj sur miaj branĉoj. Burĝonoj kiuj nun floras bunte kaj kies dolĉa odoro estas poezio, verkado kaj amesprimoj senfinaj al miaj karuloj. Mi estas arbusto multflora kaj multfolia. Mi kreskiĝas en suna feliĉo kaj amfekunda tero de esperantujo.
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Feliĉan Esperanto-Tagon karaj homaranoj, amikoj kaj samplanedanoj!
Tumblr media Tumblr media
3 notes · View notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Sentigis min fremda miaj samlandanoj do vagis mi sencele tra la lando kredante ke mi ne hejmon havas, ke mi ne al popolo apartenas. Mi ĝojas raporti ke mi malpravis. Mi trovis hejmon, mi trovis popolon, la Esperantistoj de Esperantujo!
Mi solecis dum longa tempo sed ne plu. Mia amika rondo estas tuttere vasta kaj senlima. Mi sentas min frate akceptata kaj frate akceptas reciproke aliajn verdkorulojn.
Mi finfine vizitis mian trovitan hejmlandon, esperantujo kaj ĝojĝue esperantumadis dum kvartaga kongreso. Ho, kia mirinda sperto. Sed nun post la kongreso mi sentas kavon malĝojan en mia koro.
Frate mi estis bonvenigita kaj neniu diris al mi ke mi estas stranga sentaŭgulo sed diris "Saluton, kara homarano, bonvenon en nia rondo familia"
Mia koro doloras kaj sopiras al Esperantujo, kie mi sentis min hejme kaj por la unua fojo en multaj jaroj mi sentis min kiel kompleta homo. Ne simple iam sed baldaŭ mi revenos al Esperantujo.
1 note · View note
mahxiac0korako · 1 year
Text
La kormalsano - Postkongresa sindromo
Mankas al mi, mi sopiras al , mi saŭdadas al Esperantujo. Dolorigan kavon mi sentas en mia sino. Kavo, kiun plenigis la amikeco kaj amo de miaj verdkoraj karuloj. La persona ĉeesto de tiuj karaj homoj. Mi serĉas plenigaĵon por tiu kavo ploriga, sed mi scias ke atendi mi devas ĝis mi denove kunestos inter la amika rondo de Esperantujo por rehavi la ĝojon, kiu mankas al mi, kiun mi sopiras, kiun mi saŭdadas.Sed feliĉi mi povas ĉar nun mi konas esperantujon kaj mi scias ke ĝi estas kiel hejmo por mi. Por la unua fojo en multaj jaroj mi sentis min ne nur komforta sed ankaŭ plene akceptata de homgrupo. Pleniĝis mia korpo de nova sento de feliĉeco dum la tuta tempo en Esperantujo.
1 note · View note
mahxiac0korako · 1 year
Text
Metu vian orelon al mia sino kaj aŭskultu mian korbaton, kara. Amo kiel akvo en rivero konstante fluas. La sonoj de riveretoj kaj akvofaloj kaj la ondoj de la maro estas belaj kaj trankviligaj. La sono de amofluado estas la korbato. Aŭskultu mian korbatadon kaj sciu ke tiu amfluado enhavas amon por vi, mia kara. Lasu ke la fluado de mia amo por vi forportu viajn ĝenojn kaj malĝojojn for de vi, kara kaj sentu vin trankvila kun miaj brakoj ĉirkaŭ vi.
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Foje mi pensas ke mi ne kapablas sufiĉe esprimi mian amon al miaj karuloj, sed amo ne estas unufoja donaco granda kaj grandioza. Amo kielas konstante fluanta rivero. La akvo fluas de ĝia fonto al la maro kaj ĝi portas tion, kio troviĝas en ĝi al la maro kiel kiel donaco kaj la akvo de la maro iam venas al la fonto de la rivero en granda ciklo. Mi konstante donas amon al miaj karuloj kaj mi iam ricevas amon de ili. Amo ne ĉesu fluadi!
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Mi amas vin, kara amindulino mia
De via kaposupro ĝis la piedsuboj
Mi amas vin, kara amindulino mia
De la haŭto sur via korpo ĝis la plej profunda internaĵo
Mi amas vin, kara amindulino mia
0 notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Kelkaj pantunoj.
Birda Vojaĝemo de urb' al urbo
Senflugila migro al amasloĝej'
Trajne al Berlino, kia bela urbo
Tanja iras al Esperanta ludej'
Gemoj, floroj, bombonoj kaj stelaro
Gracio, Tenero, saĝeco, forteco
Amo frata, Jen estas donacaro
Amikin', karulin' mi amas viajn ecojn
Larmoj gutas de anĝela kuseno
Ploro de la steloj inundas teron
Pluvas ĝuste nun sur ĉiu tereno
Pluvo de somero fluigas riveron
Abelo kaj floro vekiĝas sunleviĝe
Dankon koran por via nektaro, kara
Ĉiuj ni havas ja samajn bezonojn
Amon, komprenon de ulo tre kara
0 notes