Tumgik
nurknabo · 9 days
Text
Demanda pleonasmo en Esperanto
Ĉi tion mi pensis antaŭ kelkaj jaroj jam, kaj eĉ prikomentis en la tiama Tvitero. Je tiu momento, krome, estis kiam mi unuafoje vidis la ĝenan malemon de Esperantistoj al io nova en la lingvo, eĉ se neformale, kiel miakaze.
Nur por certeco ke ni ne miskomprenos: pleonasmo estas frazfiguro kie oni uzas nenecesa(j)n vorto(j)n por specifa celata emfazo, esprimo. Ekzemplo: "Mi vidis per miaj propraj okuloj." La vortoj "per miaj propraj okuloj" estas nenecesaj, tial ke "vidi" jam diras ke per okuloj oni vidis, sed tamen ili funkcias por emfazo.
Mi proponis similan aferon al Esperanto por fari demandojn, per la partikulo "ĉu".
La diferenco inter la anglismo "eĉ"
"Eĉ" estu uzita nur kiam oni volas emfazi la fakton, la realecon de okazaĵo; ekzemple: "Ŝi batis lian kapon tiel forte, ke li eĉ svenis." Skeme ni povas diri ke frazoj kun "eĉ" havas strukturon similan al ĉi tiu: iu ago/okazaĵo estas tia influa, ke tio ĉi okazas.
Tial frazo kiel "Kion vi eĉ volas?" ne sencas, estas laŭ mi klara angla influo el la frazo "What do you even want?" aŭ simila, ĉar "even" tradukeblas al "eĉ", sed ĝi ĉi tie ne havas la sencon de "eĉ", kiu ĉiam emfazas vorton, neniam tutan frazon, aŭ demandon, kiel "even" ĉi-kaze. Kondiĉe ke ĉi tiu specifa nuanco estas aldonita al "eĉ", kaj vi sciu ke Esperantistoj ne multe ŝatas tiaĵon, tia uzado ne sencas. "Kion vi eĉ volas?" nur sencas, se oni faras ĉi tiun demandon post priskribo kiel: "La knabineto iris al ĉiu evento kun la verkisto, spektis ĉiun paroladon lian, aĉetis lian novan libron kaj eĉ volis foton kun li." Do: "Kion ŝi eĉ volis?"
Esperanto, do, ne havas partikulon por ĉi tia emfazo. Mi do elpensis uzi "ĉu" por ĉi tio: "Kion ĉu vi volas?" Kaj ĝi uzeblas kun ajna demandvorto.
Tumblr media
Ĉi tio estas nur neformalaĵo al la lingvo, ne ke mi volas aldoni ĉi tion al la Esperanta gramatiko. Ja videblas ke ĉiutaga lingvaĵo diferenciĝas de la norma, oni kreas vortojn kaj esprimojn por interparoli, kaj ĉi tio estas unu el ili. Praktike, tamen, mi scias ke ĉi tia "ĉu" ne venkos, oni nek akceptos nek komprenos ĝin, do, nu, estas nur afero mia.
Per norma Esperanto mem
Aliflanke, mi trovis pli bonan vojon, kiu jam ekzistas en Esperanto kaj evitas malemulojn, kaj kiun mi uzos.
Montriĝas ke la difino de "kiel" ĉe PIV havas la interesan variaĵon "kiele", kun E-finaĵo. PIV diras ke ĝi estas emfazo de "kiel" kiel adverbo, en frazo tia: "Kiel bela estas la ĉielo!" > "Kiele bela estas la ĉielo!" Sed, nu, kial ĝi ne povas esti uzata por la aliaj signifoj de "kiel"? Kompreneble ĝi povas. Aldone, kiale la E-finaĵo ne povus esti tiel uzata ĉe aliaj demandvortoj? Ĉi tio eblas tute.
Fakte, laŭvorte ankaŭ kelkaj minutoj, koincide dum mi ankoraŭ faris ĉi afiŝon, oni demandis ĉe la Diskorda servilo Esperanto pri difino ĉe Tuja Vortaro kie uzatas E-finaĵo ĉe "tiel": "Okazis tiele" Estis interese ekscii ke jam estas almenaŭ iomete da tia uzado en la lingvo, sed neniel surprize ke Esperanto al ni permesas tian grandan fleksiĝon. Ja eblas la E-finaĵo kiel emfazo ĉe ĉiu tabelvorto.
4 notes · View notes
nurknabo · 19 days
Text
Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media
⋆ ✫ 𝘧𝘢𝘦𝘳𝘪𝘦𝘴 𝘭𝘪𝘷𝘦 𝘩𝘦𝘳𝘦 ⋆. ✩
5K notes · View notes
nurknabo · 19 days
Text
Kriterioj por Esperantigado de Vortoj per Esperantaj Radikoj kaj Afiksoj
Mi kreas ĉi tiun afiŝon por ke oni sciu per kiuj vojoj mi elektas la esperantigotajn vortojn, ĉar alie povas esti miskomprenoj.
La unua afero kiun oni eble pensas estas: "Ve, per la seria titolo, ŝajnas ke vi esperantigos neesperantajn vortojn, sed jen ne ĉi tio okazas." Estas vere, ĉiuj vortoj kiujn mi esperantigas estas jam esperantaj, sed montriĝas ke la ideo de la afiŝserio ne estas tia.
La ideo de la esperantigado venis al mia menso dum mi legis etimologiaĵojn: multaj vortoj kiujn ni uzas por iu koncepto ne estas nur kunmeto da literoj aŭ sonoj, sed vortoj/vortfarado mem, kun signifoj, kiel ni nun faras per Esperanto, sed ni ne rimarkas tion simple ĉar la vorto estas el lingvo kiun ni ne konas: ni vidas "komputilo" kaj rimarkas ke temas pri komput- kaj -il, ambaŭ elementoj el nia lingvo, sed neesperantisto vidas nenion en la vorto krom la asociitan koncepton mem, nenian lingvistikaĵon. Do jen mi pensis: "Krome, la radikoj kaj afiksoj grekaj, ekzemple, kiuj formas ĉi tiun vorton havas tradukon al Esperanto, do kaj se mi uzas ĉi tiun tradukon kaj, per elementoj esperantaj, rekreas la saman vorton?"
Ĉi tio fakte havas nomon: Paŭso, traduki ĉiun elementon de alilingva vorto kreante vorton por iu koncepto, anstataŭ krei aŭ uzi propran vorton malsaman.
Do jen la ideo malantaŭ la elekto de vortoj: estu vorto kiu formiĝas el elementoj kun traduko al Esperanto, kaj mi ĉi tiujn tradukojn uzas por rekrei la vorton. Interese, ne nepre la vorto formiĝu el radiko kaj afiksoj; Esperantigo povas ekzisti de radiko nur - kiel mi faris al la vorto "stelo", en Esperantigado de astronomiaj vortoj. Ĉio estas ludi kun la lingvo, vidi kiom for ni povas iri kaj la rezultojn.
4 notes · View notes
nurknabo · 29 days
Text
La neklarigebla sento de nostalgio el vidi malnovajn fotojn. Almenaŭ nomon por tio mi nun havas, anemoio tio estas.
Tumblr media
Four Sisters, 1900s. Frank Eugene.
261 notes · View notes
nurknabo · 1 month
Text
Mirinde
Tumblr media
From posse to potēre
The Romance verbs for 'can; to be able to', such as Spanish poder, Italian potere and French pouvoir, stem from Latin, but not from Classical Latin posse. Instead, they come from Popular Latin potēre, a regularised version of highly irregular posse. The infographic tells you the whole story.
71 notes · View notes
nurknabo · 1 month
Text
Kia belega ilustraĵo
Ĉiam scivolas mi kial ne ekzistas animacio kun tia trajto. Se estas, ke mi trovos kiel eble plej baldau mi esperas.
Se unu vi konas, bonvolu sciigi min.
Tumblr media
Illustration by Willy Pogany (1906)
997 notes · View notes
nurknabo · 2 months
Text
KIO ESTIS LA PLEJ GRANDA MERDO DE LA TERO? 🌎
youtube
Idioma: Esperanto (contém legenda em esperanto, português, italiano e inglês)
› Acompanhe as redes sociais: Telegram / Twitter / Patreon / Instagram / Ko-fi / Spotify
7 notes · View notes
nurknabo · 3 months
Text
Tumblr media
Cystolepiota for Funguary
3K notes · View notes
nurknabo · 4 months
Text
Ne ke mi multe da poemoj jam legis en mia vivo (mi volas tion pliigi), sed ja mi neniam spertis poemojn vere, ĉar mi ne sukcesas kompreni! Mi ne komprenas la nerektan parolmanieron de la verkistoj, ne komprenas al kio ili aludas, do fine tio estas nur mikso da rimoj belesonantaj.
Ĉi tio, tamen, kaj tiel mi esperas, devas esti nur pro manko da kutimo; mi pli legu por havi la veran sperton.
“If a poem hasn’t ripped apart your soul; you haven’t experienced poetry.”
— Edgar Allan Poe
402 notes · View notes
nurknabo · 5 months
Text
LINGVA LATINA PER SE ILLVSTRATA - CAPITVLVM VNVM ET VICESIMVM
Post longa tempo de la lasta afiŝo, jen komentado pri la lernado. La ĉapitro nomiĝas "La Batalo de la Studentoj".
Tumblr media
Ecce discipuli pugnaverunt: cum Sexto Marcus et Titus pugnaverunt. Tamen non est dictum qua de causa, at primum Sextus nasum Marci pulsavit. Eorum pugna in imbrem erat, et etiam humi iacuerunt. Propter Marcus revertitur domum inmundus et cum sanguine de naso fluente. Marcus atrium intrans vix cognoscitur a patre suo Iulius; ipse eum cognovit audens eius vocem. Non placet Iulio Marcus duo unum pulsavisse. Postremo Marcus parentibus suis ostendit tabellam et "me eas litteras scripsisse" dicit, sed tabella non Marci, sed Sexti est! Falsum est quod dicit Marcus. Mater eius statim filio suo credit, nec vero credit pater, quia scit filium suum bonus discipulus non esse.
Post ĉi historia priskribo kiun ŝatis mi skribi, jen ni iru al la komentoj.
La ŝajnsinonimaro
Mi eĉ nomis ĉi tian aferon pro ĝia ofteco. La ŝajn- komence estas pro tio ke, eĉ se diras la libro ke x = y, ne vere ke ambaŭ vortoj tute interŝanĝeblaj estas. Ĉar tute ne eblas ekscii la malsamecon per la libro nur, jen mi iris serĉi denove. Sed, ĉi-foje, ion alian mi decidis fari: anstataŭ per Guglo fari la serĉadon, mi decidis demandi al ChatGPT. Kaj, surprize, ĝi donis senchavan klarigon.
Jen la sinonimoj kun klarigo de malsameco:
mundus = purus - "mundus" al fizikaĵo rilatas, "purus", al abstraktaĵo
candidus = albus - "candidus" estas por mencii la brilecon kaj fortecon de io, dum "albus" estas nur pri la koloro mem, vere kiel diri "blanko" simple.
vestis = vestimenta - "vestis" estas individua vestaĵo, dum "vestimenta" estas kostumo, la aro da vestaĵo uzata
cruor = sanguis - "cruor" rilatas al sangverŝo, dum "sanguis", al sango fluanta en la vejnoj
Ĉiu priskribo perfekte kongruis kun la libra kunteksto.
Ankaŭ estas la verbo "aio", uzita kie mi pensus ke uzitus "dico". ChatGPT diras ke "aio" uzatas por mencii ekzaktajn vortojn ies, dum "dico" estas io pli ĝenerala, kiel verbo nia "diri", mi kredas. Kaj denove ĉi tio kongruis perfekte kun la libra situacio, kie la verbo "aio" uzitas kiam Emiliino demandas Julion kion li ĵus diris, kaj li respondas ripetante la ĵusdiraĵon.
Tamen, kio pri "inquit", kiun estas sintakse uzita kiel "aio"? Ĉi-foje donas ChatGPT ne tiel fidindan respondon, sed ankoraŭ kredeblan, ke ambaŭ signifas la samon, sed ke "inquit" estas pli formala kaj literatura.
Ni, la grundanoj
Legante la apudnotojn, mi vidas "humus", kaj tuj rimarkis similecon kun "humanus", sed samtempe pensante ke povas esti falsamiko, ĉar "humus" signifas "tero, grundo". Serĉante, mi vidas la mirindaĵon: "humanus" efektive havas la sufikson -anus, kunigita al la radiko hum-. "Humanus" do signifas "tiu kiu apartenas, devenas de la grundo". "Humanus" signifas "grundano, terano". Kiel bele!
Mi trovis tion tiel interesa, ĉar tuj mi faris ligon kun kion la Biblio diras pri kiel homo estis kreita. Ankaŭ venis enmensen ke en greka mitologia ankaŭ tiel kreiĝis homo. Kaj tiam mi pensis: kiom forta estis tiu penso, kredo, por ke oni eĉ aludis al si mem kiel "iu devenanta de la tero"? Ĉiam mirindas la fakto ke estas kelkaj ĉiamĉeestantaj trajtoj en ĉiu, au preskaŭ ĉiu, religio. Estas unu vero tie.
Krome, mi eksciis poste ke la nomo Adamo signifas la samon! Mirinde.
Nu, montriĝas ke mi post ĉi tiu afiŝo eksciis ke "humanus" devenas fakte de "homo + -anus"... kio estis vere seniluziiga. Mi nun scivolas de kie mi prenis tiun informon ke la vorto venis de "humus". Mi nun nur esperas ke la etimologiuloj misdiris kaj "humanus" vere venas de "humus", kiom ajn neverŝajne estas tio. Ĉiuokaze, mia miro pri la etimologio de "Adamo" restas.
---
Ecce finis. Breve est commentarium, at bonum est capitulum. Scire veram interpretationem vocabuli "humanus" mihi placuit. Bela est lingua et id quod scire possumus per eam.
4 notes · View notes
nurknabo · 6 months
Text
Ĉi tiu foto bone surprizis min ĉar ŝi ridetas, kaj ne estas ofte laŭ mi vidi homojn tiel rideti en tiaj fotoj.
Mi prenis la foton kaj kolorigis ĝin per ilo:
Tumblr media
Ĉar samtage mi eksciis novan AI-an ilon, mi povis pliampleksigi la foton, kaj la rezulto estis mirinda:
Tumblr media Tumblr media
Knoop - Kvinne med hund på fanget, 1900-20
973 notes · View notes
nurknabo · 6 months
Text
Analoga vivo - inter ŝatateco kaj taŭgeco
Mi ne ekŝatis analogaĵojn pro iu modo, ĉar subite fariĝis ŝika uzi tion, mi eĉ ne estas ulo kiu sekvas kion certa grupo faras por ne esti vidata kiel discentra; verdire mi nur eksciis pri la subkultureca aĉetemo de analogaĵoj post kiam mi serĉis pri la vivmaniero, ĉi-jare.
Mi pensas ke mi povas spuri mian ŝaton por analogaĵoj de antaŭ jaroj, proksimume 10, kiam mi serĉadis fotojn kaj aĵojn de la 80-aj jaroj. Mi ne scias kial mi ŝatis, kaj ŝatas, tion, malgraŭ ke mi asocias tion al anemoio. Sed montriĝas ke mia ŝato ne estas nur vidi tiajn aferojn, rigardi la fotojn, sed ankaŭ posedi tiutempajn aĵojn: antaŭ kelkaj monatoj, mi ekvolis ciferecaĵojn anstataŭigi per analogaĵoj.
Tumblr media Tumblr media Tumblr media
Verdire, mi ne ŝatus havi analogaĵojn pro la anemoio, almenaŭ ne rekte; la volo estas pro la aĵoj mem, mi ilin ŝatas pro la funkciada maniero, né pro la etoso kiun ili havas pro la tempo kie ili estis uzataj. Sed mi menciis anemoion ĉar mi vere kredas ke estas ligo inter ambaŭ aferoj, tial ke ambaŭ rilatas al pasinteco, arkaeco. Kaj, kial ne, ene de ĉio ĉi estas mia ŝato al antikvaj lingvoj... Fine mi trovis ujon por ĉi tiaj aferoj, ujon kies nomon mi ankoraŭ ne havas.
Baskulo por la anstataŭigema volo, mi povas diri, venis kiam mi ekvidadis pri NAS-servilo, kiam aperis la neklarigebla kaj nekomprenebla agrableco scii ke ĉiu datumo estas konservita en durdiskoj. Ne solidstata disko; eĉ se ankaŭ ĝi konservas ĉion en si, scii ke durdisko manipulas ĉion per laŭvorta disko kaj kapetoj, ke granda parto estas meĥanika, ve, la sento estas tre alia. Mi ŝatis povi uzi tion kaj ekvolis ke aliaj aferoj en mia vivo estu tia.
Estas malfacile klarigi la senton, estas kiel klarigi la guston de via plej ŝatata manĝaĵo al iu kiu neniam ĝin manĝis - kaj senkonsidere ke oni gustumas malsame ol la aliaj. Mi povas diri ke vidi la meĥanismojn de la ilo, vidi kiel la afero okazas, anstataŭ fari per "magia nigra skatolo", kiel mi iam aŭdis, vidi ke kion vi faras ne estas cifereca manifestiĝo, sed fizika, mi ŝatas tian aferon, estas kiel ververe interagi kun realaĵo, ĉi tio kvazaŭ plifortigas la agon inter mi, la faranto, kaj la farato. Tio certe estas la sama sento de fizikan libron preferanto ol ciferecan.
Tumblr media
Kvankam mi diris ke analogeco estas interagi kun realaĵo, ke ĝi estas fizikaĵo, ĉu ankaŭ la samo ne estas, iel, ciferecaĵo, tial ke fine ĉio estas rezulto de fizikaj realaj aferoj? Ĉi tio tamen estas parolado por alia afiŝo, ĉar, malgraŭ ke estas vera ĉi tio, ial la sento ne estas la sama.
Ampleksigo de la termino "analoga"
Kio estas analoga vivo laŭ vi? Kion vi pensas legante la terminon "analoga vivo"? Ĉion ĉi mi diros surbaze de intuicio, ĉar mi ne profunde scias pri tio: ĉu "analoga vivo" ne rilatas al aparatoj nur? Tio signifas ke, se mi diras ke mi volas analogan vivon, mi diras ke mi anstataŭigos ciferecaĵojn per analogaĵoj kaj jen ĉio.
Ĉiuokaze, pri kio mi parolas ĉi tie estas pli ampleksa, rilatas al signifo de "analogeco" kiun mi, serĉante pri tio, vidis: io ajn kio ne estas cifereca estas analoga. Tio signifas ke skribi per skribmaŝino anstataŭ per komputilo estas analogaĵo, sed per papero kaj krojono ankaŭ estas; pentri per peniko kaj pigmento anstataŭ per programaro ankaŭ estas analogaĵo; kroĉetadi estas analogaĵo, ludi pianon estas analogaĵo. Ajna ago kie vi ne uzas ciferecaĵon analoga estas.
Tumblr media Tumblr media
Malgraŭ ke komence mia ideo estis aparata anstataŭigado nur, mi ŝatis la ampleksan ideon de analoga vivo. Mi verdire jam havis emon pri mana agado. Kaj ĉi tio memorigas min pri alia ŝato mia kiu estas pli simpla, eksterurba vivo (ĉi tio facile videblas per kion mi ĉi tie reblogas). Ĉi tio devas esti alia afero kiu taŭgas en tiu "ujo" kiun mi menciis antaŭe. Mi vere volas nomon por ĝi.
Mi eksciis ke eĉ estas la termino ciferecminimumismo, certe pli uzata kaj produktivsentiga. Ne estas la sama afero, sed eĉ tiel certe kreas komunaĵon kun analogviveco. Alivorte, ŝajnas ke la emo al tia vivmaniero, necifereca, estas pli ofta ol penseble. Ciferecminimumismo tamen sonas al mi pli kiel solvo por tiuj problemoj kun sociretejoj (troatento por ŝatoj, vidoj, longtempa poŝtelefona uzado), prokrastado, ol ŝato al neciferecaĵoj, kvankam mi ne diros ke ĉiuj kiuj uzas la terminon "analoga vivo" ankaŭ ne sekvas la vivmanieron samkiale.
Kion anstataŭigi
Sed montriĝas ke por mi kaj ne estas tiom da aferoj anstataŭigeblaj kaj estas aferoj neanstataŭindaj. Mia cifereca agado estas simpla, malmultnombra, ne estas tiom da diverseco. Mi per studado, Jutuba spektado, pensa skribado kaj aŭdovidredaktado povas resumi kion mi faras ciferece. Kvar aferoj entute. Sed eĉ ne estas la malalta kvanto kio plej malĝojigas min, sed tio ke mi ŝatus analogigi aferojn neanalogigeblajn.
Mia studado estas per interreta serĉado. Anstataŭigi tian studadon estas alivorte aĉetadi librojn kaj librojn, kio estas tre malfeliĉe mone neebla por mi, krom la reteja artikoloj, kiuj ne ekzistas en libro, kvankam mi povas presi ilin. Pri aŭdovidredaktado mi eĉ ne bezonas klarigi: kiel mi redaktus audaĵon ciferecan analoge? La samo pro Jutuba spektado. Solvo freneza estus kiel mi ne scias meti ĉion en VHS-on, aŭ DVD-on... solvo kiun mi plenumus, mi konfesas.
Pensa skribado estas kion mi faras ĉi tie ĉe Tumblr kaj per notilo Obsidian. Jen la sola afero perfekte analogigebla, mi la afiŝojn surpapere skribus reskribonta ĉe Tumblr; la sama refaro plenumeblas por Obsidian. Ha, kiel mirinde estus fari tion per skribmaŝino! Ne ke analogigo devas esti tiel, sed skribmaŝino estas la perfekta paralelaĵo de skribado per komputilo. Sed mi devas iom ŝpari por iun aĉeti. Rutinorganizo estas farebla analoge! nun mi pensis.
Tumblr media Tumblr media
Kaj estas io kio estas vere malavantaĝo en analogigado: taŭgecomanko.
Taŭgecomanko
Unu el la aferoj kiun oni diras priparolante la pasintecon estas ke "la mondo funkciis pli malrapide tiam". Estas ĝuste tio, ciferecaĵoj estas nekontasteble pli rapidaj ol analogaĵoj, krom la malgrandega spacuzo. Iri al analoga vivo prenos longan tempon de mia tago. Skribi perpapere, ekzemple, estas tri-, kvaroble pli malrapide ol perkomputile. Ĉi-kaze, estas tiom da aferoj pri kiuj mi povas paroli, ke mi preferas fari apartan afiŝon por ĉi tio.
Ĉi tiu pli longa plenumado tamen ne igas min forlasi la ideon. Dekomence, mi volis iri al analogeco pro ŝatokupo, ĉar al mi plaĉas la etoso, do mi nur elektu aŭ kreu negravajn aferojn analogigotajn, tamen mi ankoraŭ povas analogigi la gravajn, sed ĝis punkto kie mi ne damaĝiĝas, kaj mi atentu por ke la analogeco ne prenu tro multe da mia tempo.
3 notes · View notes
nurknabo · 7 months
Text
Tumblr media
Parque Metropolitano de Pituaçu
📍Salvador - Ba
73 notes · View notes
nurknabo · 7 months
Text
Anemoio - De fore estas bele, sed ne de malfore
Anemoio: nostalgia sento por loko aŭ tempo kie oni neniam estis.
Iutage mi iris al vendejaro kaj, promenante preter la ŝika parto, mi rimarkis ke la aspekto de la establaĵoj estis vere belaj, precipe la manĝejoj, kio estis vere simila al la aferoj kiujn mi ŝatas vidi interrete, kiel neurbaj lokoj en Eŭropo aŭ bildoj ĉe Tumblr. Sed io okazis: malgraŭ ke mi vere ŝatas vidi tiaĵojn, ties aspekton, etoson, la homojn, malgraŭ ke mi ŝatas ĉion ĉi, mi ne sentis tion kiam mi estis tie. Almenaŭ mi trovus tion bela, eĉ se tio ne estis ĝuste tia kian mi vidis rete; mi ŝatus vidi homojn vivi siajn proprajn vivojn, interagi unu kun la alia, kiel okazas en Jutubaj filmetoj; sed nenio okazis.
Tiam mi eĉ pensis pri mi kiel sensentema, scivolis ĉu tio estas konsekvenco de malbondormado, ĉar ne estas kvazaŭ mi preferas vidi nur per bildoj kaj filmetoj ol persone; mi ĉiam ŝatus vidi tiujn aferojn persone vidante aŭ spektante, tuŝi, senti, ĝui tie esti.
Tumblr media
Tamen, mi spektis filmeton de ulo kiu loĝas en Japanujo kaj parolas pri kiel estas Japanujo kaj vivo kiel tuto, kun filmeto de li marŝanta sur stratoj. En ĉi tiu filmeto li parolas pri nostalgia sento por loko kie oni neniam estis. Mi jam sciis pri tia sento per la nomo "anemoio", de "The Dictionary of Obscure Sorrows", sed li uzas germanan vorton "sehnsucht". Kaj per tiu diraĵo kaj kion homoj komentis tie mi eksciis: ne nur al mi tio okazas.
Tumblr media
Li nomas tion nostalgio. Mi ja sentas similaĵon spektante filmetojn de la pasinteco, sed mi ne certas ke mi samsentas per nuntempaj lokoj. Fakte, mi eĉ ne certas ĉu la ĝusteco de ĉi tiu vorto en la priskribado de ĉi tiu sento, tio nur ŝajnas kiel io alia. Sed tamen mi uzos ĝin nur por manko de unu pli bona.
La ulo en ĉi tiu filmeto havas strangetan ŝaton: stratetoj. Kaj li diras ke, kiam li ankoraŭ vivis en sia denaska lando, li spektadis filmetojn de japanaj stratetoj kaj ja sentis la nostalgian senton, ja sentis "sehnsucht". Hodiaŭ, havante la oportunon vidi tiujn samajn kaj aliajn stratetojn persone, li sentas nenion, aŭ apenaŭ sentas ion. Li nur sentas ion similan al kion li kutimis senti kiam li vidas la fotojn de li faritajn hejme, kaj, eĉ tiam, ne estas same.
Kaj, honeste, estas terura sento, evidente estas. Ve, oni certe ŝatus havi tiun saman senton bonan rigardante lokojn de fore kaj ankoraŭ pli havi rigardante ilin persone. Estas vere tristige vidi ĉiujn tiujn lokojn, pli scii pri ili, voladi ilin vidi per siaj propraj okuloj kaj, havante la oportunon, oni ne plu sentas la nostalgion.
Eble tio okazas ĉar la maniero kiel ni "sentas la ĉirkaŭaĵon" de malfore estas malsama ol persone, kio sencas laŭ mi, situacioj malsamaj, spertoj malsamaj.
Ĉiuokaze, estas interese kiel tio funkcias ĝuste kiel nostalgio. Nostalgio estas manko de la pasintaĵo, kiun ni ne povas "tuŝi" plu; nostalgio estas kiam ni ne povas atingi tion, ĝi estas sento kiu nur okazas en nia menso. Nostalgio por lokoj... Same kiel la memoroj estas neatingeblaj, tiel estas la fotoj kaj videaĵoj de lokoj, jen kial okazas la sento. Eĉ se tiuj lokoj, male la memorojn, ankoraŭ povas ekzisti, ankoraŭ viziteblas, viveblas, eĉ se oni ĉi tion faras, jen malaperas la ĉefa elemento de nostalgio, kiu estas la neatingebleco, la malproksimeco, do malaperas ankaŭ la nostalgio mem. Kiele ĝena afero!
Tumblr media
---
Sed estas espero ke tio ne devas estas nur tiel, ke mi povas kapabli senti la anemoian senton vidante ankau persone. En la filmeta komentujo, virino rakontas kiel ŝi sentis anemoion, kiu malaperis, kiam ŝi vidis tiujn aferojn persone, sed la situacio ŝanĝiĝis, kiam ŝi komencis fari neplanitajn elirojn. Laŭ ŝi, la kialo ke ŝi ne sentis la senton estis planado, kiam ŝi serĉis lokon por viziti, antaŭvidis fotojn, planis kiom longe ŝi estos tie. Tio sencas laŭ mi, mi nur bezonas ŝancon por tion provi.
4 notes · View notes
nurknabo · 7 months
Text
Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media
3K notes · View notes
nurknabo · 7 months
Text
Tumblr media
Madonna of the Lilies, 1905 Alphonse Mucha
2K notes · View notes
nurknabo · 7 months
Text
La signifo de "Adamo", la vorto
Iam mi havis interparoladon pri etimologio kaj, mi ne scias per kia ŝanco, mi menciis Adamon, metante la demandon ĉu estis strange laŭ li havi nomon kiu signifas "grundulo", ĉar imagu vin mem kun tia nomo; kvankam mi ne kredas ke Adamo la saman menson kiel la nia havis nek vere kredas ke estis hontiga tiam la nomo, sed amuzas la pripensado.
Kiel respondo, mia alparolato diris: "Kaj se la signifo de la vorto estis kreita poste?" Tio estas, kaj se oni, poste, laŭ la maniero kiel estiĝis Adamo, donis al la vorto la signifon kiun ĝi hodiaŭ havas? Mi trovis tion tre interesa kaj eble tio vere okazis al kelkaj vortoj. Post pli detala pensado, mi poste rimarkis, tamen, ke ne tiom sencas ke la signifo de "Adamo" venis poste, tial ke tio signifas ke, en lia estiĝo, la nomo Adamo nenion signifis, kio estas vere neverŝajna kaj sensenca laŭ la trajtoj de la Biblio. Aŭ ke la nomo alion signifis, kio estus tre surpriza.
Eĉ tiel, mi ne postlasis la ideon ke signifo de vorto povus esti aldonita al ĝi poste, kaj ne dum ĝia kreado. Tio povas ne esti okazinta al "Adamo", sed tio ne neebligas kun aliaj vortoj. Kaj se, ekzemple, estis ulo kiu multe famiĝis pro io, kies nomo ion signifis sed, poste, estis aldonita al lia nomo la signifon de tio kion li faris, aŭ liaj ecoj. Ekzemple, reĝo estis tre bonvola kaj sia nomo "protektanto" signifis, sed, pro lia bonvolo, "bonvoleco" estus aldonita kiel dua signifo de la nomo, malgraŭ ke mi trovas pli verŝajna kreado de alia vorto el la nomo per afiksoj, kiel "makiavela", vorto kiu en Esperanto afikson ne havas, sed, en aliaj lingvoj, estas aldonita sufikso kun signifo de "-ec".
2 notes · View notes