Tumgik
#DIOJ
unmalviaje · 1 year
Text
Ya, pero cuando se pone a bailar en medio de un parcial 🙈
0 notes
mahxiac0korako · 2 years
Text
La bela koboldino
Iam dum la epoko de mituloj en kamparo inter la tri arbaroj de la feinoj loĝis tre bela koboldino. Iu tago je la alproksimiĝo de vintro la bela koboldino decidis ke ŝi finfine plenumos ŝian revon pri vojaĝi al fora lando. Sed vojaĝi per kiu metodo Kaj kien? Ŝi miris. Estas ja multaj ebloj por koboldino. Do por facile elekti ŝi konsilis kun la arbofeoj pri bona metodo vojaĝi je tiu sezono.
"Feoj de ĉi pinarbo, mi deziras vojaĝi al bela fora lando, kiu estas bona elekto por mi je ĉi sezono?"
Estis sono kiel venteto tra la branĉoj de la arbo, sed sole tiu arbo. La feoj interkonsiliĝi per sia siblema lingvo. Post momento ili respondis per la kobolda lingvo kiu koincide havas ĉiujn samajn vortojn kaj gramatikon de Esperanto.
"iru al espera lago post tri tagoj de nun. Tie troviĝos la verdaj cignoj. Donu al cigno kiun vi elektas ion por manĝi kaj ĝi permesos al vi rajdi ĝin ĝis ĝia alveno al la migra loko kie ĝi iras dum la vintro. Tie estas somero kaj multaj belaj vidaĵoj. Vi povas reveni hejmen per ajna metodo poste sed pli ofte oni revenas per la sama cigno kiam vintro ĉi tie finiĝas."La bela koboldino dankis la feojn kaj rekompencis ilin per donaco de pomoj.
Ŝi pakis etan dorsosakon je la dua tago kaj je la tria tago Iris al espera lago kie estis la verdaj cignoj. Ŝi alportis bonan fiŝaĵon por doni al la cigno.
Vidinte kelkajn cignojn ĉe la lagobordo ŝi memfide prenis la fiŝaĵon el ŝia dorsosako kaj etendis la manon dum ŝi alproksimiĝis al la cignoj.
Unu cigno atente rigardis la belan koboldinon kaj ankaŭ aliris al ŝi. Post kelkaj sekundoj ili staris rekte antaŭ unu alian. La cigno vidis la fiŝaĵon kaj per Sia beko ĝentile prenis ĝin el la mano de la bela koboldino kaj manĝis ĝin. Post manĝi la fiŝaĵon tiu verda cigno turnis sian flankon al la bela koboldino kaj permesis al ŝi grimpi Sur ĝia dorso. Post ŝi surdorsiĝi la cigno ekkuris batante la flugilojn kaj post momento enaeriĝis.
Tiu estis la unua fojo kiam la bela koboldino flugis. "kiom uĵe" ŝi diris laŭte. la sento estis iom kiel rajdi biciklon tre rapide sed multege pli forta. La vento blovante kontraŭ ŝia haŭto kaj tra la hararo estis plej ĝojiga.
Post kelkaj tagoj dum kiuj ili foje haltis ĉe aliaj lagoj por ripozi kaj manĝi la du atingis la celatan migrejon.
Tropika ĝangalo ĉirkaŭ lago profunda. La verdeco de la folioj estis duoble pli intensa ol tio de ajna planto hejme kaj la multaj floroj ŝajne brilis kun siaj propraj lumoj de ruĝa, flava, blua, oranĝkolora, ktp.
La cigno elaeriĝis en la akvo sed dum la surakviĝo la bela koboldino ekfalis en la akvo kaj tute malsekiĝis kun ĉio en ŝia dorsosako. Bonŝance ŝi estis proksime al la landlimo do ne devis tro longe naĝi. Nur minuto ŝi estis en la akvo.
"kiom aĉa mia ĉio estas malseka" pensis ŝi naĝante al la plaĝo. Bonŝance ŝi plu havis ĉion kion ŝi pakis en la dorsosako.
Tiam alia koboldo kiu portis ĉapon venis el la ĝangalo. "Saluton, kara. Mi helpu vin!" Li diris kurante al boateto. Li eniris la boateton kaj remis al la bela koboldino kaj helpis ŝin elakviĝi en la boato. "bonvenon al cigno ĝangalo!" Li diris post la bela koboldino sidiĝis. Estas granda festo en la ĝangalo rekte nun. Ni festas la alvenon de la verdaj cignoj kaj la gastoj kiuj venas kun ili, do estas festo por vi, kara, vi estas honorata gasto."
"Ĉu mi honorata simple por veni?" Tre surprizite ŝi diris.
"jes ja, kara kaj vi ne estas la nura kiu falis en la lago je via alveno do ne sentu embarasita, okazas ofte" Respondis la ĉapinta koboldo.
"Estas manĝaĵo kaj trinkaĵoj kaj drinkaĵoj kaj ludoj. Ĉiuj estas amikoj eĉ sen koni unu al la alia"
Ĉe la festo estis koboldoj, feoj, gigantoj, elfoj, nanoj, katoj kaj korakoj kaj laŭ iuj la ĉeesto de dioj estis spertebla. Ĉiuj ja estis aŭ fariĝis amikoj. La bela koboldino neniam estis ĉe tia granda festo antaŭe sed ĝi estis unu el la plej bonaj spertoj de ŝia vivo. fariĝis ŝia kutimo ĉiu jaro iri al la festo verdaj cignoj.
La fino.
2 notes · View notes
Ay Dioj yo no sé qué me pasa pero hay gente que yo le paso por el lado y te juro que soy siento como si tuvieran un gran dolor. Y ahora mismo me acaba de pasar
0 notes
huonglinh · 4 months
Text
16/5/2024
Hôm nay ko kể về quá khứ nữa mà nói về hiện tại.
Mình muốn viết lại để nhớ được những kỷ niệm. Vì mình chắc chắn sẽ quên. Mình còn sợ sau này sẽ mắc bệnh parkinson. Có phải là bệnh giảm trí nhớ ko? Munhf sợ sau này chẳng nhẬn ra ai sau đi lạc thì huhu..
Nay xuống ông cho mình 200k vì mai đc đi Tam đảo. Hehe. Ông is da bestttt.. mình đang bị viêm họng. Mình hình như uống đá nhưng uống dioj gì thì lại quên rồi. Đau họng thì k đau như lần trước nhưng ho thì nặng vchg. Kiểu đau phổi í huhu.. nay mình đi trị liệu vai. Vai đau quá luôn í.. mình dạy tiếng anh thì vui nh đau vai quá ko biết phải làm gì để đỡ đau. Có nhiều lúc nó đau đến mức tê cả vai. Mà mình vẫn cố chịu mới tài. Nh giờ đau quá mình hơi ko chịu đc. Họ bảo mình mua liệu trình 2tr 5b đc tặng 3b. Nhưng mình chẳng có.. nghĩ mãi chẳng có.. kỳ cục thật. Tiền đi du lịch k tiếc. Nh chữa bệnh thì tiếc :( what should i do?
Và mình xem tiktok có đoạn minh tú vs ck nói là đi ngủ, ck minh tú lúc nào cũng có cốc nc bên cạnh. Làm mình nhớ đến hắn. Và tự dưng mình bị quên mất cảm giác ở cạnh hắn. Ừ cũng phải thôi, 6 tháng rồi… mình còn nhanh quên nữa… nhưng chắc quên cũng tốt. Để ko còn buồn nữa
0 notes
deleuko · 7 months
Text
Nia sekura haveno
Hejmo estas nia persona fortikaĵo, kie ni povas trovi pacon kaj sekurecon, for de la ĉiutagaj defioj, doloroj, timoj, kaj danĝeroj. Ĝi estas la loko, kie ni plej sentas nin mem, libere kaj senzorge.
Tumblr media
Mi pensas pri tiuj, kiuj, pro diversaj cirkonstancoj kiel militoj, financaj malfacilaĵoj, aŭ disiĝoj, trovas sin sen la ebleco nomi iun lokon sia hejmo. La perdo de hejmo povas esti devastiga, kaj konfronti la mondon sen tiu baza sekureco estas defio, kiun tro multaj homoj devas alfronti.
Estas ankaŭ tiuj, kiuj, kvankam teknike havas tegmenton super la kapo, ne vere povas nomi sian vivlokon hejmo. Problemoj internaj, kiel konfliktoj aŭ malkomforto, povas veneni la atmosferon kaj forpreni la senton de sekureco kaj aparteno, kiun ĉiu meritas sperti en sia propra hejmo.
Konsciante pri ĉi tiuj realaĵoj, mi sentas profundan dankemon al la vivo por la beno de havi mian propran hejmon, kie mi kaj miaj amatoj povas reiri, kaj vere senti nin sekuraj kaj amataj. Ĉi tiu dankemo plenigas min kun aprezo por la simplaj, tamen fundamentaj aferoj en la vivo, kiel la varmo de hejmo.
Mi pensas pri ĉiuj, kiuj hodiaŭ sopiras hejmon, kiun iam ili havis, kaj mi preĝas al ĉiuj dioj, ke la paco en la mondo permesos ilin reiri al siaj hejmoj.
Estas grava neniam preni por akirita la benon de hejmo, kaj mi dankas la vivon ĉiutage por ĉi tiu nepreza donaco.
1 note · View note
glitterkid13 · 11 months
Text
Tumblr media
Dioj mío
1 note · View note
j-15 · 1 year
Text
Dioj por favor quítame lo mentirosa 🤣🤦.
0 notes
noryeok · 2 years
Text
De Instagram no extraño casi nada. De hecho hoy la bajé para revisar algo y en 2 minutos me recordó porque no debo tenerla instalada todo el tiempo y la borré. Pero dioj mio, ahora mi adicción a twitter 📈📈📈📈😩 — Lu (@noryeok) Nov 27, 2022 via Twitter https://twitter.com/noryeok/status/1596701585123741697
0 notes
sonatanotwo · 5 years
Photo
Tumblr media
LOOK WHAT I FOUND WHEN I WAS LOOKING FOR THE ADVENTURES OF THE MINI BROS STUFF 😎 😍 😘 🥰 😗 😙 😚
28 notes · View notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Mi amas vin, kara amaso de cindroj.
Oni ofte laŭdas la fenikson pro ĝia leviĝo el cindroj post tutkorpa bruliĝo. Post homo spertas teruran tragedion, komparebla al forbruliĝo, tuta detruo de korpo kaj spirito ili diras "Estu kiel la fenikso! Leviĝu brulatulo, leviĝu el viaj cindroj!" Sed forgesas aŭ ignoras ke antaŭ releviĝi la fenikso suferis plej teruran morton. Ĝia tuta korpo brulis per fajro. malmulte da homoj povas imagi tiujn senesperajn dolorplenajn momentojn. Neniu helpis al ĝi, la mondo kaj la dioj lasis ĝin forbruliĝi al amasaĵo de cindroj. Kiom da forto, kiom da energio, kia korcelo ĝi bezonis por rekunigi sian korpon kaj leviĝi.
Mi scias, kara, ke vi suferis multe, ĝis cindre vi bruliĝis. Denove kaj denove homoj kiuj devus trakti vin kare kaj tenere frakasigis vian koron kvazaŭ per martelego, dispremis vian spiriton senkompate kiel grenoj en draŝejo. Ho kompatenda rompitulo.
Vi estas amaso de cindroj kuŝante sur la grunde en stato el kiu malfacilas leviĝi. Amaso de cindroj mi ŝirmos vin de la vento, tiel vi ne estu disblovita. Mi ŝirmis vin de la pluvo tiel vi ne estu dise forportita maren. Mi helpu vin kuraciĝi per balzamo kiu estas mia tenera amikeco kaj amo por vi. Mi ploris kun vi. Mi aŭskultos atente viajn plendojn kaj ne estos ĝeno por mi. Eble morgaŭ eble en dek jaroj vi releviĝos sed mi prizorgos vin ĝis kaj post tiam ĉar, kara amaso de cindroj, mi amas vin.
0 notes
xpiedpiper · 5 years
Photo
Tumblr media
2 notes · View notes
la-chica-en-pedazos · 6 years
Text
¿Y qué demonios quieren de mí? Si lloro estoy mal, si no lloro estoy mal. Si me duele y lo demuestro mal, si no lo demuestro, peor. O sea, sólo no vengan a joder.
Sal.
14 notes · View notes
gatavieja · 6 years
Photo
Tumblr media Tumblr media
Volker Bruch in that kind of uniform...
*Drools the keyboard. Starts mumbling thirsty nonsense in Spanish*
(Volker’s instagram) (IMDB)
6 notes · View notes
rokutouseinoyoru · 4 years
Text
puchapuchapucha por qué termino hablando de máaaaaas dkdkdkfkdk dónde me puedo enterrar y desaparecer por cien años?
-
ME TIRÉ A LA VIDA AY KEN TU ERE DANIELA aaaAAAAAaaaaaa es tan terrible relacionarse por qué todo me da tanto miedo
0 notes
solonecesitocreer · 3 years
Note
Estoy robando dinero de mi trabajo, no se como parar
Ay dioj
2 notes · View notes
nurknabo · 3 years
Text
LINGVA LATINA PER SE ILLVSTRATA - CAPITVLVM DECIMVM
Ĉi tiu estas speciala afiŝo ĉar mi finfine atingis la ĉapitron 10!!
Mi tre feliĉas esti sukcesinta alveni ĉi tien, post tiel da laboro kaj studoj. Mi scias ke povas soni strange diri ĝin ĉar mi eĉ ne duonvoje tra la libro, sed ĝi ne signifas ke la progreso estas malgranda. Nun, al la 20!! Sed eble mi ankaŭ festos je la 5aj.
Nu, ni parolu pri la ĉapitro, kiun mi tre ŝatis. Bestiae et homines.
Tumblr media
Resumo: Unue parolas pri bestoj kaj homoj, parolante ke aliaj havas piedojn, aliaj flugilojn kaj aliaj vostojn, ke ne ĉiuj povas flugi, ktp. Parolas pri dioj (jes, romaj dioj), kaj do venas la rakonto mem. Julia, Marko kaj Kinto estas en la ĝardeno. Julia ludas sole kun sia pilko kaj hundino, dum la du knaboj serĉas neston. Ili trovas. Kinto grimpas sur la arbon por vidi la neston pli bone. Tamen la branĉo sur kiu li staris estis tre maldika kaj finas rompiĝi. Kinto falas de la arbo kaj svenas. Marko, malespera, vokas sian patron, kiu venas, prenas Kinton senkonscian kaj alportas lin al lito. Finon.
La unua afero kion mi volas priparoli estas la zorgo de Marko. Ni vidis antaŭe ke li ne estas tre bona persono, kaj eĉ batis Julian. Kion oni povus atendi de li estus ke li, almenaŭ komence, ridus pri la falo de Kinto. Sed ĝin ne faris li. Li eĉ ploras dum li vokas sian patron, pensante ke Kinto mortis. Ĝi montras al ni ke li ŝatas sian fraton, kaj mi ankaŭ dirus ke li ankaŭ ŝatas Julian, malgraŭ ĉio.
Nun, ni parolu pri kio okazis ĉapitre.
La ŝanĝado de vortoj
Vidu ĝin:
Respektive singulara kaj plurala:
Leo - leones
Homo - homines
Pes - pedes
Kaj la listo ne finiĝas ĉi tie. Mi ne komprenas la ŝanĝon. Mi memoras la italan kiam mi vidas ĝin. Ekzemple, itale ni havas la verbon broccare (broki). Kiam ni konjugacias la verbon, ĝi estas:
Brocco
Brocchi
Brocca
...
Ĉiuj havas nur CC + finaĵo, sed do aperas CCH. Kial? C en la itala havas la sonon de K, sed, se ĝi estas sekvata de vokalo, havas sonon de Ĝ, kio ne kongruus kun la konjugacio. Sed CCH havas la sonon de K, pro tio estas uzata ĝi en la konjugacio, solvante la problemon.
La kial de la granda klarigo estis por diri ke eble ĝi estas la sama kialo kial vortoj en la latina ŝanĝiĝas, por konservi ĝian originalan prononcon/formon.
Tamen... mi honeste ne vidis kio estas konservita tie... La vorto «homo» laŭvorte povus esti deklinaciita kiel «homis, homibus» kaj ankoraŭ konservus «hom-». Nu, mi probable parolas sensencaĵon. Se ĝi ŝanĝiĝas, do estas kialo por tio. Mi ne vidas ĝin, sed ĝi estas tie.
Malgraŭ tio, ĝi ne estis problemo. Ĉio kion mi bezonis fari estis memori la malmultajn leterojn kiuj devas esti uzataj. Ĝi estis montrita lastaĉapitre, do mi ne havis malfacilon.
Passivum, sed cum infinitivo
La sakoj estas portataj sur la dorsoj de la servistoj = Sacci in umeris servorum portantur
La sakoj ne povas esti portataj sur la dorsoj de la servistoj = ?
La dua frazo ĝis tiam ne povus esti kompletigita de mi ĉar mi ne sciis. Sed ĉi ĉapitro instruis ĝuste ĉi tion, la pasiva formo:
«Sacci in umeris servorum portari non possunt.»
Kiel estas bone vidi la progreson, vidi ke pli kaj pli la eblo de skribi pli kompleksajn frazojn kreskas.
Nu, ne estas malfacile lerni ĝin. Sed io konfuzigis min. Mi rapide pensis ĉu ekzistus plurala formo de ĝi, same kiel okazas al la aktiva formo. Sed ne, ne ekzistas plurala formo, ial. Evidente ĝi estas bonega. Ju malpli da novaj vortoj, des pli bone. Mi jam vidis kompletan tabelon de verboj. Mi eĉ ne povas klarigi kiom da vortoj estis tie... Ili havas ŝablonon, kiel la tuta latina, sed la kvanto ne helpas... Nu, ĝi estas problemo por postaj ĉapitroj.
Dei (dioj)
Estas enkonduko al la dioj grekaj. Ĉu aŭ estus romaj? Nu, mi nomos ilin romaj dioj, ĉar mi jam vidis ke la nomoj de la romaj dioj samas kun la nomo de la planedoj. Ne Pozidono, sed Neptuno.
Tumblr media Tumblr media
Nur ili ambaŭ aperas. Mi ne scias ĉu estos parolita pri la aliaj aŭ ne. Ne multe estas parolita pri ili ĉi tie. Pri Merkuro, ĝi diris ke li povas flugi pro siaj ŝuoj kaj kasko, kaj ke li estas sendisto de la dioj. Pri Neptuno, li povas spiri sub akvo.
Sed kio vere estis montrita ĉi ĉapitre estis la infinitivo en pasiva formo kaj infinitivo mem.
«Neptunus natare potest»
«Homines deos neque videre neque audire possunt»
«Dei ab hominibus neque videri neque audiri possunt»
La unua neregula verbo, krom «esti»
Same kiel la portugala, la hispana, kaj la itala (kaj certe aliaj latinaj lingvoj), la verbo «voli» estas neregula. Mi konsideras ĝin kiel la unua, ne la verbo «esse» ĉar ĉi verbo estas tre-tre baza.
Li volas = vult
Ili volas = volunt
Ne multe aferoj por paroli ĉi tie.
La granda kvanto de sinonimoj
Anstataŭ quia, nam kaj quod. Anstataŭ quoque, etiam. Anstataŭ cantare, canere. Anstataŭ et, -que. Kaj tiel plu. Sed ili estas nur sinonimoj, do ne ekzistas reala problemo, ĉu? Hmmm, ne. Mi priparolas la latinan ĉi tie. Mi certas ke, eble ne ĉiuj, sed multaj el ĉi sinonimoj ne signifas precize la samon. Bona ekzemplo estas quoque kaj etiam. Mi rapide guglis pri ili (ĉar ne ĉiam eblas kompreni ĉion libre) kaj mi vidis ke etiam signifas «eĉ». Et kaj -que, mi pensas ke ili estas du vortoj kun la sama signifo sed estas uzataj en malsamaj situacioj. Kiuj situacioj? Mi tute ne scias. La libro ne klarigas kaj mi ne sukcesis kompreni ĝin. La solvo estas gugli ankaŭ, sed mi ne faros ĝin nuntempe.
Sole la libro ne sufiĉas; lernante preter la libro
Profitante ke mi menciis ke mi guglis, mi diros ĉi tion. Malfeliĉe mi ne povos lerni ĉion nur legante la libron, ĉar foje ĝi montras novan vorton kaj aŭ mi ne komprenas la signifon de vorto, aŭ mi ne komprenas la uzon de vorto, ktp. Ĉar la libro ne ĉiam klarigas ĝin, kaj eĉ kiam klarigas, foje mi ne komprenas, mia sola solvo estas serĉi la respondon aliloke.
Mi uzas retejon kiu estas kvazaŭ vortaro kaj "verbaro". Ĝi montras ĉiujn deklinaciojn de vorto kaj ĉiuj konjugaciojn de verbo. Jen ĝi:
Tumblr media
Mi aldonis ĝin al la hejma ekrano de mia poŝtelefono kaj ĝi fariĝis app. Ĝi multe utilas. Mi ne scias de kie ĝi prenis ke "la latina estas simpla" hahaha
Kaj "lernante preter la libro" estas ĉar mi komencos lerni vortojn kaj verbojn rete, ĉar, jes, la libro multe helpas kaj instruas, sed la procezo estas iomete malrapida. Ekzemple estas vortoj kiujn mi volas scii, kiel la baza verbo "scii", kaj en unua kaj dua persono singulara, kaj poste plurala. Mi ne kredas ke ĝi estas iri tro malproksime. Verboj latine havas ŝablonon en ĝia konjugacio.
Ne plu nur ablativo?
Ĉiam post «in» venas vorto en ablativa kazo, sed okazis io malsama:
«Quintus in arborem ascendit»
Akuzativa kazo. Kion mi pensas estas: ĝi memorigis min Esperanto. Esperante, kiam vi skribas ion rilatan al movo ien, vi uzas akuzativon. Eble latine vi devas uzi akuzativon ankaŭ kiam iu aŭ io moviĝas sur io. Kinto moviĝas sur arbo, do «arbo» devas esti en akuzativo.
La rakonto finiĝas kun Kinto sur lito. Kaj, donante intrigmalkaŝon de la sekva ĉapitro (ĉar mi ne rezistas kaj ĉiam vidas rapide kio estas sekve), en ĝi aperas kuracisto, kiu ekzamenas Kinton kaj faras procedon por provi plibonigi lin. Nu, mi pensas ke mi scias ke en kuraca ekzameno, eĉ la plej simpla, uzas vortojn kaj gramatikajn strukturojn pli kompleksajn, do nur per ĉi tio ni jam scias kio nin atendas.
Tiam finiĝas la ĉapitro! Mi ŝatis ĝin kaj ŝatis eĉ I ke mi transpasis la ĉapitron 10. Mi ne scias ĉu estas iu legante miajn afiŝojn pri Lingua Latina, aŭ ĉu estas iu legonta ĝin, sed, nu, se estas iu legante ĉi tiun, dankon al vi kiu akompanis min ĉi tien. Sed ne ĉesi nun! Mi ankoraŭ afiŝos pli.
Nun la frazo en la latina: in terra, aqua et caelo sunt bestiae. Non solum sunt bestiae in terra, sed quoque homines. In aqua Neptunus adest, sed non est humanus, sed deus, qui a hominibus et bestis neque audiri neque videri potest. Multae bestiae amicae hominum sunt. Canes et aves amici eorum sunt. Leones autem amici hominum non sunt, quia ferae sunt, et homines bestiasque edunt.
Bonege! Mi eĉ povas senti ke mi povas esprimi pli bone. Nu, jen la fino de la ĉapitro 10, kaj mi jam scias multe. Nun ni atendu kaj progresu ĝis la ĉapitro 20. Mi scivolas pri kia mi estos, kiom da aferoj mi scios tiutempe. Ĝis la revido!
2 notes · View notes