Tumgik
#Historio de la Lingvo Esperanto
Text
Kompreneble, Esperanto kaj la angla nuntempe ne ĝuas tre amikan rilaton, sed iam tiu lingvo estis fonto de inspiro por la juna Zamenhof:
"Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5a klaso de la gimnazio, mi komencis ellerni la lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo." (el letero de Zamenhof, citita en Historio de la Lingvo Esperanto de Edmond Privat, unua volumo, pĝ. 24-25)
7 notes · View notes
mahxiac0korako · 2 years
Text
Mi estas aljo, mi estas unu el la alimonduloj kiuj venis al tero de kion nomas homaj teranoj la Cigna konstelacio dum la granda eskapo de mia popolo de stelenfaliĝo de nia planedo kaŭzita de vaganta planedo. Mia speco nomiĝas beoko.
Kiam mi venis al tero mi decidis lerni tre disvastigitan lingvon sed ankaŭ ne tro parolata kun la lingvo de la regiono en kiu mi loĝas nun ekde mia alveno. Kial? Mi estas strangema tiel. La lingvo Esperanto.
Kvankam teranoj plejparte akceptis nian alvenon kaj la teknologiojn kiujn ni alportas iuj homoj malamas mian popolon pro nia alveni al tero. Kial mi iom komprenas ĉar mia specio ankaŭ havas historion de rasismo Inter la specoj.
Unu fojo mi estis ĉe kafejo, kiu havas trinkaĵojn por homoj kaj beokoj, kun homa esperanta amiko. mi rakontis al li pri legendoj de mia popolo.
Homa virino de malsama homspeco de mia amiko alproksimiĝis al ni kaj komencis krii al mi malagrablaĵojn kiujn mi aŭdis antaŭe. Mi mem emas al pacifismo do restis tiom trankvila kiel mi povis. Mia amiko tamen reciprokis ŝian koleron kun unu frazo en la regiona lingvo kiu esperantigita estas "Evidente vi ne bone atentis dum historia klaso en lernejo vi...." Ŝi tuj silentiĝis. Sed kio estis tiu lasta vorto? mi tiam sciis ne sufiĉe da vortoj en la regiona lingvo. La mieno de la homino ekŝanĝiĝis post ŝi aŭdis tiun lastan vorton, ŝi ŝajnis ŝokita kaj embarasita kaj post momento ŝi forkuris. Mi miris ĉu mi povas uzi tiun vorton por silentigi homojn estontece? Mi demandis al mia amiko "kiu estis tiu lasta kiun vi uzis?" Li embarasiĝis "Nu, pli bonas ke oni ne uzu tiun vorton" kaj iom honte post paŭzo li agnoskis ke ĝi estas insulto kontraŭ ŝia homspeco de tempo kiam ili estis premitaj de alia homspeco. Tiam mi fariĝis ŝokita. "Kara, kiel vi povus tiel fari? Tia barbarismo kontraŭ aliulo....vi, esperantisto, scias la potencon de vortoj por fari bonon kaj malbonon."
"Estis por instrui al ŝi lecionon" li respondis, per maniero kiu evidentigis ke li provis pravigi sian agaĉon. Mi demandis "kiu leciono lerneblas de tio?"
"Nu, mi esperas ke ŝi pensos pri la historio kaj vidos ke estas stulte malami vin ĉar vi malsamas kiel antaŭe ŝia popolo estis malamata por esti malsama."
"Mi esperas ke tiel okazos aŭ eble vi nur aldonis al la problemo."
"eble, ĉu vi povas pardoni min?"
"ne estas mi de kiu vi devus peti pardonon, kara."
"vi pravas."
Mia amiko tre kuraĝe stariĝis kaj iris trovi la virinon kaj pardonpeti sed en la homamaso de la urbo li ne trovis ŝin. Eble lia "leciono" funkciis, eble ne.
3 notes · View notes
multlingvulo · 1 month
Text
Guaxinim Poliglota
Tumblr media
PORTUGUÊS Eu adoro aprender outras línguas. Quando aprendemos uma língua nova, conhecemos mais do que gramática e vocabulário, mas também o povo que fala essa língua, sua história e cultura. Por isso que solidariedade internacional e ensino de idiomas andam juntos.
CASTELLANO: Mapache políglota Me encanta aprender otros idiomas. Cuando aprendemos un nuevo idioma, conocemos más que gramática y vocabulario, sino incluso el pueblo que habla ese idioma, su historia y cultura. Por lo tanto, la solidaridad internacional y la enseñanza de lenguas andan juntos.
FRANÇAIS: Raton laveur polyglotte J'adore apprendre des autres langues. Lorsqu'on apprend un nouvelle langue, on connaît plus que la grammaire et le vocabulaire, mais le peuple qui parle cette langue aussi, sa histoire et sa culture. Partant, la solidarité internationale et l'apprentissage des langue vont de pair.
ROMÂNĂ: Raton poliglot Ador să învăț alte limbi. Atunci când învățăm o limbă nouă, cunoaștem mai mult decât gramatică și vocabular, ci și poporul vorbitor de acea limbă, istoria și cultura sa. Astfel, solidaritatea internațională și învățământul de limbi merg împreună.
GUARANI: Jaguachimĩ ñe'ẽ kuaahára Chegustaite añemoarandu ambue ñe'ẽ. Jastudiárõ peteĩ ñe'ẽ pyahu, jaikuaa ñe'ẽreko ha ñe'ẽndy, hakatu jaikuaa avei tapichápe oiporúva upe ñe'ẽ, hembiasakue ha heko. Upéicharõ, opa tetãygua irũngatu ha ñe'ẽñemoaranduha oguata hína oñondive.
TUPI: Iaguasinĩ onhe'enguába'e nhe'engetá rupi Xe apysyketé nhembo'esaba nhe'enga am��aé resé. Asé nhe'enga amõ resé nhembo'éreme, asé nhe'engekó nhe'endyba kuábi. Asé oikuab abé aipó nhe'enga anama, sekoaguera sekoaba. Emonãnamo, nhe'enga nhembo'esaba oikotebẽ opá kó 'ara porausuba ri.
ESPERANTO: Prociono multlingvana Mi ŝategas lerni aliajn lingvojn. Tiam kiam oni lernas novan lingvon, oni konas pli ol gramatikon kaj vortaron, sed ankaŭ la popolon parlanton de tiu lingvo, ilia historio kaj kulturo. Tial, la lernado de lingvoj kaj tutmonda solidareco devas ĉiam kuniĝi.
ENGLISH: Polyglot raccoon I love learning other languages. When we learn a new language, we learn more than grammar and vocabulary, but also the people who speak that language, their history and culture. That's why international solidarity and language learning go hand in hand.
日本語:多言語話者のアライグマ 他の言語を学ぶことが大大好きなんだ。ある言語を勉強するときは、文法と単語を習いながら、��の言語の話者にも近づいて、歴史も文化も。だから、国々団結と言語の勉強はゼッタイに一緒なんだ。
0 notes
lernante-per-tradukado · 11 months
Text
Fortranĉi ĉiujn, kiuj provas diri, ke la situacio en Gazao ne rilatas al Esperanto, ke mi ne ligu tion, kio okazas en Gazao, al la holokaŭsto, al Esperanto:
Ĉu ne ĉi tio temas pri esperantismo? Malhelpi tiajn abomenaĵojn? Por kreskigi universalan fratecon per komuna dua lingvo? Ĉu la infanoj de Zamenhof ne mortis al la nazioj?
Hodiaŭ. Nun. Ni povas elparoli. Ni povas vivi niajn valorojn per niaj faroj, por paroli kontraŭ hororoj kaj morto. Diri, ke neniu sanga glavo forigos nin de nia kuraĝo kaj zorgo pri ĉiuj homoj.
Jen mia faro. Mi ne devas rigardi for. Mi ne povas ignori ĉi tion, kaj pro la senkulpuloj, kiuj mortas pro usonaj faritaj bomboj, kaj tiuj kiel mi mem, kiujn aliaj vidus morti se la mondo nun rigardas for. Ĉi tio ne estas teoria timo. Ĝi estas racia timo, bazita sur persona sperto, historio kaj sintenoj nun en Usono.
Mi estas Pagano, viĉano (Wiccan). Mi estas nebinara genro. Mi estas aŭtisma kaj handikapita. Mi estas per neceso kaj inklino kontraŭfaŝisto. Genocido influas min, mi estis objekto de mokado kaj antaŭjuĝo, same kiel malamo. Mia samranga viĉano najbaro estis fajrobombita pro ŝia fido al la usona sudo. Ĝi povas okazi ĉi tie. Kion mi povas fari krom elparoli? Ĉu mi kuraĝigu la malaminulojn daŭrigi iliajn farojn en silenta kunkulpeco?
Ne. Neniam. Neniam plu!
Mi parolos kontraŭ tiranoj, kontraŭ supremacistoj, kontraŭ eventualaj amasmurdistoj.
Ĉesu la perforton! Batalu ĝin! Savu kiun vi povas! Konservu kion vi povas! Se vi povas iri, faru tion! Se vi ne povas, sendu monon kaj donacu ĝin al bonfaradoj sendantaj helpon kaj evakuantaj homojn! Se vi ne povas, parolu kun viaj elektitoj! Parolu al viaj najbaroj pri la hororoj! Parolu publike! Parolu en sociaj retoj!
Kaj neniam, neniam rezignu! Homoj mortas! Hororoj okazas nun! Ne rezignu! La palestina popolo ne havas la elekton ignori tion!
Tenu la lumon viva.
0 notes
Text
Esperanto writing practice 1
Source for question: https://relearnalanguage.com/language-exchange-topics-vocabulary-builders/
How do you define a “heritage speaker”? What are the limits of what a heritage speaker is or isn’t?
Kiel vi definas "heredparolanto*"? Kiaj estas la limoj de kiu estas aŭ ne estas "heredparolanto"?
Laŭ mi, heredparolanto referas al personoj, kiuj komencis akiri denaskan lingvon en la infaneco, sed kiuj poste parte forgesis la lingvon (sed ne tute) pro manko da uzo, aŭ kiuj neniam komplete akiris la lingvon. Heredparolantoj normale parolas alian lingvon krom la heredlingvo, kaj la alia estas la plej uzata en ilia sociala medio.
Mi pensas, ke homoj, kiuj neniam parolis nek komprenis lingvon, ne povas esti heredparolantoj de ĝi. Mi pensas, ke devas esti ankaŭ vorto por homoj, kies prauloj parolis lingvon, sed kies lingvo estis forprenita de ili. Estas konfuze, ke "heredo" referas al la familia historio de personoj, sed al la lingva estanteco de la homo. Sed lingvaj, kiuj rilatas al la pasinteco eble devus esti nomitaj "kulturaj lingvoj" aŭ tiuspeca nomo, por diferencigi inter parolantaj kaj neniamparolantaj. Ankaŭ heredkomprenantoj estus bona vorto por tiuj, kiuj ne parolas heredan lingvon kvankam ili komprenas ĝin.
Ekzemple, mi estas "heritage speaker" de la ĉeĥa: mi parolas ĝin ekde mi estis infano, kaj ĉiam parolis kaj ĝin kaj la anglan kun mia familio. Tamen mi loĝas en Usono, kaj post mia frua infaneco mi iris al angleparolanta lernejo. Tuj post mi aliris la lernejon, mi komencis paroli pli en la angla ol en la ĉeĥa. Nun, post multaj jaroj, mi parolas la ĉeĥan, sed kun neoftaj (mi esperas) eraroj en mia gramatiko -- do, ne kiel denaskulo, tamen ankaŭ ne kiel lernanto. Mi ne estas "heritage speaker" de la hispana nek la germana, kvankam mi jam multajn jarojn lernas ilin -- mi ne akiris ilin dum mia infaneco, kaj neniam denaske komprenis ilian gramatikon. Mi ankaŭ ne estas "heritage speaker" de la jidan, kvankam miaj praprageavoj parolis ĝin: laŭ mi, "heritage speaker" referas al iu, kiu iam parolis la "heritage" lingvon, ne al iu, kiu descends(??) de personoj, kiuj ĝin parolis.
*I came up with this term on my own, however the Esperanto term for a heritage language is hereda lingvo
1 note · View note
nurknabo · 3 years
Text
Esperanto kaj sia genitiva kazo
Hmmm, ne, fakte Esperanto ne havas genitivan deklinacion. Ĝia sola deklinacio estas la akuzativo. Pri kio mi parolos estas, efektive, io kreita de mi. Mi neniam vidis iun parolante pri ĝi. Certe estis aŭ estas iu kiu jam rimarkis ĝin, tamen mi kredas ke ĝi ne estas tro ofta.
La tabelvortoj havas la finaĵon -es, kiu signifas "aparteno". Nu imagu ni uzi ĉi finaĵon en substantivojn, kreante do genitivan kazon. Rezultas ke ĝi estas kontraŭ la Fundamento, uzi ĉi tiun kaj la aliajn finaĵojn kun ne-tabelvortoj. Tamen, ĉar kion mi faras ĉi tie estas hipoteza situacio kaj mi ne proponas ŝanĝojn, tiam ni povas paroli pri ĝi. Ludu ni kun la lingvo.
Do, kiel ĝi funckius? Radiko + -es. Kaj ĝi validas por ambaŭ nomoj de aferoj kaj nomoj de homoj.
La koloro ĉambres estas blua.
La domo Adames ne estas malproksima.
Kaj se estas a-vortoj?
Ĝi ankaŭ dekliniĝas:
Ambaŭ vidis la altecon grandes montes.
Ĉiuj sciis ke tiu ĉapelo estas malbones maljunules.
Se la vorto estas plurala
Fakte, ne ekzistas plurala formo de ĝi. Unue mi pensis ke ĝi ne estus necesa, same kiel la tabelvortoj, sed mi rimarkis ke vere povus ekzisti problemoj. Oni povas ne scii ĉu ĝi estas singulara aŭ ne. Kion mi pensis do estas uzi "j", kiel ni uzas ĉiam, en la fino vortes. Uzante la frazon kiun mi uzis supre:
Kaj ĝi validas ambaŭ por nomoj aferesj kaj nomoj homesj.
La patro infanesj ne estas li. (Jen kazo kie povas esti ambigueco sen "j", eĉ kun kunteksto)
Ŝi rigardis la radojn miesj biciklesj.
La prononco ja estas... interesa, mi pensas.
Mi konsideris meti "j" inter "e" kaj "s", sed aperas problemo: la prononco estas preskaŭ (se ne ekzakte) la samo. Mi ne vidas multan diferencon inter "homes" kaj "homejs", eĉ pli konsiderante parolatan konversacion.
Mi ankaŭ pensis pri la uzo de artikolo, ĉar oni eble ne scius ĉu ĝi traktas pri defina aŭ nedifina afero. Samtempe, mi trovas stranga frazon kun ĝi, kvazaŭ mi estus miksante du malkonektitajn aferojn.
La vivo la gepatresj estas bona. (Sen "la", oni eble ne komprenus ĉu estas parolata pri la vivo de gepatroj ĝenerale aŭ pri specifaj gepatroj)
Sed, ĉar vere povas esti ambigueco, se ne estas artikolo, la uzo de ĝi devas okazi.
Sube du tekstoj de Vikipedio pri etimologio, unu en normala Esperanto kaj la alia kun la genitiva kazo:
Etimologio aŭ vortdeveno estas scienco pri la etimo (deveno aŭ pra-senco) kaj evoluo de vortoj kaj ties formoj, signifoj kaj uzateco en diversaj lingvoj. Ĝi estas la studo de la origino kaj de la evoluo de la vortoj, de ilia historio kaj de la probablaj ŝanĝoj de ilia signifo.
Etimologio aŭ vortdeveno estas scienco pri la etimo (deveno aŭ pra-senco) kaj evoluo vortesj kaj ties formoj, signifoj kaj uzateco en diversaj lingvoj. Ĝi estas la studo origines kaj evolues vortesj, ilies historio kaj probablesj ŝanĝesj ilies signifo.
Rimarku ke mi ne uzis la artikolon antaŭ la genitivo, ĉar ĉi-kaze estis klare kio estis parolita. "Ties" ne pluraliĝis ĉar ĝi estas tabelvorto. Pluraligante gin, necesos pluraligi la aliajn ankaŭ, kio mi kredas esti nenecese.
Legante ĉi tekston ni povas scii kial Esperanto ne havas genitivan kazon: ĝi ne estas tiel facila. Se onia denaska lingvo ne havas genitivan kazon, aŭ oni ne scipovas lingvon kiu havas ĝin, oni certe havus problemojn. Ĉar Esperanto estis kreita por esti simpla, la foresto de ĝi estas tute komprenebla.
Nu, ĉi tio estis la genitiva kazo. Kion vi pensas pri ĝi? Mi vere trovus mojose skribi aŭ paroli uzante ĝin, eĉ sciante ke ĝi estas tute malĝusta.
1 note · View note
emptyage79 · 7 years
Text
Tweeted
Mi eklernis Esperanton antaŭ tri monatoj. Mi amas la lingvon. Nun mi legas 'Ponto el Vortoj' de Esther Schor. La libro estas bela historio de la lingvo. Sed mi legas ĝin en la angla. #Esperanto
— Dr. Harden (@HardenPSY101) December 19, 2017
0 notes