Tumgik
#traduko
Text
Tumblr media
4 notes · View notes
aminde-androgina · 7 months
Text
youtube
Mi aŭdis novan version de Jock Stuart/A Man You Don't Meet Everyday kaj mi pensis ke mi tradukus ĉi tiun version kaj plibonigas kelkajn elektojn de mia traduko antaŭa.
Mi estas Ĵock Stuart
Lerta junul'
La vivo vojaĝa por mi
Do konfortiĝu
Ni ambaŭ trinku
Vi renkontis neniun kiel mi
Mi kantas feliĉe
Kaj amikiĝas ĉie
Kun kantoj, estas ĉiam pli
Do konfortiĝu
Ni ambaŭ trinku
Vi renkontis neniun kiel mi
Kun bona botelo
Kaj bona amik'
Ĉio en ordo por vi
Do konfortiĝu
Ni ambaŭ trinku
Vi renkontis neniun kiel mi
Ĉiun minuton
Kaj ĉiun horon
Kiel trezoroj por dividi
Do konfortiĝu
Ni ambaŭ trinku
Vi renkontis neniun kiel mi
Pleniĝu la glason
Per vino au ŝnaps'
Mi pagos feliĉe por ĝi
Do konfortiĝu
Ni ambaŭ trinku
Vi renkontis neniun kiel mi
Mi estas Ĵock Stuart
Lerta junul'
La vivo vojaĝa por mi
Do konfortiĝu
Ni ambaŭ trinku
Vi renkontis neniun kiel mi
3 notes · View notes
seaottercomics · 2 years
Text
jen rakontoj
Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media
mi prezentas la 13an parton de "La Virino Malaperis", kiu estis unue eldonita je 1937, en Brita gazeto. La kreantoj estis Freeman kaj Monk. Ĉi tiun Esperanton tradukadon estis kreitan de mi. #esperanto #traduko #lernanto #verko #rakonto
10 notes · View notes
la-purpuro · 2 years
Text
Tiu ĉi irlanda/skota kanto havas multajn nomojn, sed laŭ mia sperto la plej ofte uzata estas “Wild Mountain Thyme” (Sovaĝa Monta Timiano)
https://www.youtube.com/watch?v=hKvB3g3HEPQ
Ankaŭ la teksto de la kanto varias, sed me tradukis tiun, kiun mi plej bone konas:
-
Ho, somero lante venas Kaj la arboj dolĉe floras Kaj la monta timiano Kreskas ĉirkaŭ la eriko Ĉu do iros vi, knabino?
Iros ĉiuj ni amikoj Por forpluki timianon Tie, ĉirkaŭ la eriko Ĉu do iros vi, knabino?
Por l’amat’ mi faros laŭbon Apud tiu klara fonto Kaj sur ĝin mi zorge metos Ĉiujn florojn de la monto Ĉu do iros vi, knabino?
Iros ĉiuj ni amikoj Por forpluki timianon Tie, ĉirkaŭ la eriko Ĉu do iros vi, knabino?
Serĉos mi tra l’sovaĝejo Kaj l’profundaj mornaj valoj Mi revenos kun trezoroj Al la laŭbo por l’amato Ĉu do iros vi, knabino?
Iros ĉiuj ni amikoj Por forpluki timianon Tie, ĉirkaŭ la eriko Ĉu do iros vi, knabino?
Se l’amato ne plu venus Mi alian certe trovus Tie, kie timiano Kreskas ĉirkaŭ la eriko Ĉu do iros vi, knabino?
Iros ĉiuj ni amikoj Por forpluki timianon Tie, ĉirkaŭ la eriko Ĉu do iros vi, knabino?
6 notes · View notes
sekalulo · 2 months
Text
Traduko de "Me gustas tú" de Manu Chao.
Manu Chao kaj aliaj kantantoj・Radioanoncistoj de Radio Horloĝo kaj aliaj voĉregistraĵoj
Kioma horo estas, mia koro?
Mi diris ĝin al vi tre klare. Daŭrigu aŭskulti. Daŭrigu aŭskulti. Estas la dek-dua nokte en Havano, Kubo. Estas la dek-unua nokte en San-Salvadoro, Salvadoro. Estas la dek-unua nokte en Managvo, Nikaragvo.
Mi ŝatas la aviadilojn, mi ŝatas vin. Mi ŝatas vojaĝi, mi ŝatas vin. Mi ŝatas matenon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas venton, mi ŝatas vin. Mi ŝatas sonĝi, mi ŝatas vin. Mi ŝatas maron, mi ŝatas vin.
Kion mi faros? Mi ne scias. Kion mi faros? Mi ne scias plu. Kion mi faros? Mi estas perdata. Kioma horo estas, mia koro?
Mi ŝatas la motorciklon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas kuri, mi ŝatas vin. Mi ŝatas pluvon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas reveni, mi ŝatas vin. Mi ŝatas mariĥuanon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas kolombiaĵon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas la monton, mi ŝatas vin. Mi ŝatas nokton, mi ŝatas vin.
Kion mi faros? Mi ne scias. Kion mi faros? Mi ne scias plu. Kion mi faros? Mi estas perdata. Kioma horo estas, mia koro?
Estas la dek-dua kaj unu minuto. Mi ŝatas vespermanĝon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas la najbarinon, mi ŝatas vin. Radio Horloĝo, estas la unua matene. Mi ŝatas sian kuirejon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas kaĵoli, mi ŝatas vin. Mi ŝatas la gitaron, mi ŝatas vin. Mi ŝatas regeon, mi ŝatas vin.
Kion mi faros? Mi ne scias. Kion mi faros? Mi ne scias plu. Kion mi faros? Mi estas perdata. Kioma horo estas, mia koro?
Mi ŝatas cinamon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas fajron, mi ŝatas vin. Mi ŝatas svingiĝeti, mi ŝatas vin. Mi ŝatas Korunjon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas Malasanjon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas kaŝtanon, mi ŝatas vin. Mi ŝatas Gvatemalon, mi ŝatas vin.
Kion mi faros? Mi ne scias. Kion mi faros? Mi ne scias plu. Kion mi faros? Mi estas perdata. Kioma horo estas, mia koro?
Kion mi faros? Mi ne scias. Kion mi faros? Mi ne scias plu. Kion mi faros? Mi estas perdata. Kioma horo estas, mia koro? Kion mi faros? Mi ne scias. Kion mi faros? Mi ne scias plu. Kion mi faros? Mi estas perdata. Kioma horo estas, mia koro?
Kioma horo estas, mia koro? (Kioma horo estas, mia koro?) Kioma horo estas, mia koro?
Kioma horo estas, mia koro? Kioma horo estas, mia koro?
Estas la kvara mateno. A la bin, a la ban, a la bin, bon, ban. A la bin, a la ban, a la bin, bon, ban. Obladí, obladá, obladí, da, da. A la bin, a la ban, a la bin, bon, ban. [Pardonu min, mi ne sciis kiel traduki tiun ĉi kantan verson.]
Radio Horloĝo, estas la kvina matene. Ne ĉio kio brilas estas oro. Ĉina kaj neeraripova rimedo.
4 notes · View notes
nurknabo · 3 months
Text
La malĝusta uzo de -ante en Esperanto
Tiel ofte mi vidis homojn uzi la finaĵon -ante malĝuste. Kvankam unuavide povas ŝajni nur simple eraro, kiel la akuzativa, fakte temas pri io pli ol simple forgeso aŭ miskompreno de la reguloj - se estas provo de kompreno, kiel mi teorios.
Kion mi vere trovis interesa pri ĉi tiu eraro estas tio ke temas pri io al kio la solvo estas tre malsimila ol kion oni eble pensas, kaj, kion mi ekpensis baldaŭ poste, ke temas pri eraro influita de denaska lingvo.
Mi pensas ke homoj faras ĉi tiun eraron ĉar ilia denaska lingvo estas la angla aŭ latinida, aŭ eĉ alia lingvo kiun mi ne konas kiu havas la saman strukturon.
Tumblr media
Mi uzos la anglan en la ekzemploj, ĉar ĝi estas pli konata, sed la ideo speguliĝas per aliaj lingvoj havantaj la saman strukturon. Ni parolos pri du specoj de verboj: participo kaj gerundio. Ni povas diri ke participo estas dua, neĉefa ago kiun oni faras, ĉar ni parolas pri prezenco, samtempe kun la unua. Ekzemploj:
Even going through difficult times, Adam remains strong. > Eĉ trapasante malfacilajn momentojn, Adamo restas forta. Reading a book, he waits for the bus. > Legante libron, li atendas la buson.
Gerundio estas kiam verbo substantiviĝas kaj estas uzata kiel tia por paroli pri certa ago. Ekzemploj kun malĝustaj tradukoj al Esperanto:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenante la diferencon inter necesoj kaj voloj. Explaining pointers until I go insane. > Klarigante adresmontrilojn ĝis mi freneziĝas.
Gerundio povas esti sola (malĝustaj tradukoj):
Loading > Ŝarĝante Updating > Ĝisdatiĝante
Kaj jen tial mi pensas ke estas la misuzo de -ante, ĉar en ambaŭ kazoj oni uzas saman verban finaĵon! -ing, en la angla, kvankam tamen en Esperanto estas unu malsama afero en ĉiu kazo.
Estas interese ke eĉ ĉe participaj frazoj, kiam estas pronomo, oni uzas -ante. Mi parolas specife pri memeoj, kie en la angla estas ekzemple:
Me learning Esperanto > Mi lernante Esperanton Me in bed waiting for the problems to go away > Mi en la lito atendante la problemojn foriri
La uzo de -ante ĉi tie estas tute malĝusta ĉar ĝi eĉ ne estas substantivo, tute ne estas gerundio, kiel en ĉi tiuj lastaj anglaj ekzemploj. Kaj jen kial mi diris ke eĉ ne estas miskompreno de la reguloj, ĉar ŝajnas manko de legado de ĝi. Mi ne faras juĝon, sed vere ŝajnas al mi ke oni nur ne legis pri la uzo de -ante antaŭ ol skribi tiajn frazojn, kaj tiel skribas pro ŝajnamikeco.
Kio estas la ĝusta uzo do?
Por traduki, aŭ simple uzi tiajn esprimojn, ni bezonas substantivon. Simple uzi -anto anstataŭ -ante ne funkcias: -anto signifas "tiu kiu [verbo]-as". Ni ne parolas pri iu, ni parolas pri ago. Gerundio estas simila al infinitivo, montras senfinecan agon, la ideon de ago, kaj jen ni havas Esperantan sufikson kiu ĝuste ĉi tion signifas: -ad. Do al la traduko de la supraj frazoj:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenado de la diferenco inter necesoj kaj bezonoj. Explaining pointers until I go insane. > Klarigado de adresmontriloj ĝis mi freneziĝas.
Notu ke la traduko ne estas laŭvorta. Ne eblas ke AD-vorto havas objekton, do ni uzu la prepozicion "de" por ligi la du partojn de la frazo, sekve perdante la precizan sencon de la tradukita frazo. Sed ĉi tio estas neevitebla dum tradukado: estas du malsamaj lingvoj, do ne ĉiam ni havos perfekte spegulan tradukon. Estas iomete ĉagrene, ja, ankaŭ mi sampensas.
Loading > Ŝarĝado Updating > Ĝisdatiĝado
Estas, tamen, alternativo kiun ni povas uzi, kiu ankoraŭ ne spegulas perfekte la alilingvan ideon, sed estas pli proksima ol AD-vorto: estas kiam ni legas gerundion kaj, malgraŭ tio ke ĝi temas pri la ago mem, ni legas ĝin kvazaŭ verbon en unua persono, almenaŭ plejparte kiam la frazo havas pronomon en unua persono:
Explaining pointers until I go insane. > Here/In this post/video I('m going to) explain pointers until I go insane.
Do jen ni povas uzi la saman unuapersona-logikon kaj uzi solan -anta, subkomprenigante ĝian ceteran strukturon:
(Mi estas) Klariganta adresmontrilojn ĝis mi freneziĝas.
Estas kompreneble trovi ĉi tiun frazkonstruon stranga, sed temas nur pri alkutimiĝo: post iom da tempo ni eĉ ne aktive pensos pri la ellasita "mi estas", nur vidante "-anta" kiel verban ideon same kiel ni vidas la anglan gerundion, simile al tio ke ni legas "bonan matenon", ne "mi deziras al vi bonan matenon". Ni, cetere, memoru ke ni vidu per la okuloj de la lingvo Esperanto, tio estas, vidu Esperanton kiel apartan lingvon, ne per la okuloj de nia denaska lingvo, kvazaŭ la mekanismo de la denaska devas ripetiĝi en Esperanto, dum fakte ĉiu lingvo havas sian apartan funkciadon, eĉ se koincidantan kelkfoje.
Oni povas diri ke ni povas pluraligi la esprimon:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenantaj la diferencon inter necesoj kaj voloj.
Ĉi tio tute sencas, kaj kreas nuancon de neformaleco al la etoso: uzi -antaj estas paralele al diri "Ni komprenu la diferencon...", kiu videble estas pli, mi ne scias, amikeme ol "Komprenado de la diferenco", kiu sonas pli serioze, eĉ teknike, eĉ se ne nepre estu ĉi tiel la parolmaniero.
Foje ĉi tiu participa frazo aperas en parenteza frazo. Ekzemple:
I believe we can say, considering the way he spoke, that he liked the book. There's no doubt that, speaking of numbers, this is the best known character.
Ni povas uzi "per" + la koncerna aga O-vorto:
Mi kredas ke ni povas diri, per konsidero de la maniero kiel li parolis, ke li ŝatis la libron. Ne estas duboj ke, per parolado de la nombroj, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Kaj, jes, ankaŭ mi pensas ke ĉi tio estas minimume nenatura maniero paroli, sonas tre formale. Sed tamen ni povas uzi E-vorton anstataŭe. La logiko estas preni la verban radikon kaj aldoni la finaĵon -e; ĉi tio verbecigas la E-vorton, tiel ke, do, la substantivo ligata al ĝi ricevas la akuzativon:
Mi kredas ke ni povas diri, konsidere la manieron kiel li parolis, ke li ŝatis la libron. Ne estas duboj ke, parole la nombrojn, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Notu ke, se la verbo estas netransitiva, oni uzu ĝian prepozicion anstataŭ akuzativon. Se la verbo estas kaj transitiva kaj netransitiva, la elekto inter uzi akuzativon aŭ prepozicion estas laŭvole. Mi supozas ke ni ĉiam ankaŭ povas uzi "de" por kunigi la E-vorton kaj substantivon.
************
Nun pri la ĝusta uzo en la memeoj, estas pli da aferoj priparolindaj.
Me learning Esperanto Me in bed waiting for the problems to go away
Notu ke la pronomo estas ligita al la gerundio, sed kiel ĉi tio eblas, se gerundio estas, eĉ se verbeca, esence substantivo? Estas kiel diri "Mi lernado de Esperanto." Montriĝas ke la frazo estas gramatike malĝusta! Ne ke tio vere estas problemo, mi estas favora al nenorma gramatiko en neformalaj medioj. Cetere, ni eĉ povas diri ke la sama fenomeno okazas en Esperanto per -ante, eĉ se, bedaŭrinde, pro alilingva influo, ne okazaĵo per la lingvo mem. Mi nur ne konsentas kun la pluiro de ĉi tiu Esperanta escepto pro tio ke la ĝusta uzo (sube priparolata) estas tro simila por ne sekvi. La gramatike ĝusta maniero ĉi tion diri en la angla estas:
My learning Esperanto > Mia lernado de Esperanto My waiting in bed for the problems to go away > Mia atendado en la lito por ke la problemoj foriru
Kio sonas, kaj angle kaj Esperante, ja formale kaj poetike, kaj forigas la amuzan ridigan etoson de memeo.
Nun la ĝusta maniero traduki tiajn anglajn memeoj al Esperanto estas, kiel en la antaŭa kazo, estas simple uzi -anta:
Me learning Esperanto > Mi lernanta Esperanton Me in bed waiting for the problems to go away > Mi en la lito atendanta la problemojn foriri
Dum en la angla, almenaŭ ŝajnas, tia kunigo pronomo + participo ne estas gramatike ĝusta, nek natura, videblas, en Esperanto estas tute ebla.
Fakte -ante estas ĝusta... ŝajne
Mi redaktas ĉi tiun afiŝon nur por aldoni ĉi tiun informon.
Mi unue rememoris pri la sensubjektaj frazoj, kie estas "esti + E-vorto":
Estas bele Estas milde
Mi poste rememoris pri la uzo de pasiva participo en tia frazkronstruo:
Estas permesate Estas sciate
Tio estas, participo kiel perverba priskribo. De ĉi tie vi jam devas kompreni kien mi iras. Mi pensis: "Atendu, se eblas pasiva participo, ĉu ne eblas ankaŭ aktiva? Mi volas diri, oni povas ellasi "esti" en ĉiuj tiuj frazoj, kaj ellasi tiel ke la frazo diras la nuna stato de io. Ni diru ke mi ĵus plenumis taskon permesi la aldonon de libroj al enreta bretaro. Mi povas diri post finiĝo:
(Estas) Permisite
Same, mi povus uzi aktivajn participojn, por priskribi staton aŭ agon de io. Se paĝo ŝarĝas, se programaro ĝisdatiĝas, mi povas diri:
(Estas) ŝarĝante (Estas) ĝisdatiĝante
Sed notu ke mi ne donis certecon. Estas samtempe iom strange uzi aktivan participon tiel, ĉar tia perverba priskribo donas econ, ne agon. Mi volas diri, ĉu participo ne ŝajnas doni agon, kaj ne econ? La sola ekzemplo de PMEG kun participa perverba priskribo estas ĝuste per "pluvi", esence sensubjekta verbo... Ĉi tio komprenigas ke eĉ tia uzo de -ante estas malĝusta.
2 notes · View notes
huffkent · 2 months
Text
Tumblr media
Happy World Esperanto Day!
My book Prejudice & Anguish, originally written in the International Language, Esperanto, now available with side-by-side English translation, is now available! Please share this post with your friends!  Thanks. You can search for my name, Kent Huff, in Amazon, then click on my name next to the book, to get to my author page and see all formats available, Kindle ebook, paperback and hardcover.
https://www.amazon.com/author/kent_huff
Want to learn Esperanto?  Check this out: https://www.google.com/url?sa=t&source=web&rct=j&opi=89978449&url=https://lernu.net/&ved=2ahUKEwjN0ZuKrKyAAxVmPEQIHfrOCOIQFnoECA8QAQ&usg=AOvVaw34Fq1hdjebJ2Y95thDwAhG
Feliĉan Mondan Tagon de Esperanto!
Mia libro Antaŭjuĝo & Angoro, originale verkita en la Internacia Lingvo, Esperanto, nun havebla kun flank-al-flanke angla traduko, nun estas havebla!  Bonvolu kunhavigi ĉi tiun afiŝon kun viaj amikoj!  Serĉu mian nomon, Kent Huff, en Amazono, tiam alklaku mian nomon apud la libro por atingi mian aŭtoran paĝon kaj vidi ĉiujn disponeblajn formatojn, Kindle-ebook, poŝlibro kaj durkovraĵo.
Nur-Esperanto versio ankaŭ haveblas, aŭ PDF aŭ EPUB!  Bonvole pagu al mi $2.99 po kopio, Pajpale: @KHuff722, kaj donu al mi vian retadreson kaj mi nepre sendos al vi. Bonvole specifu ĉu vi deziras PDF aŭ EPUB.  Mia retadreso estas kenthuff2001 <ĉe> yahoo <punkto> com.
1 note · View note
lernante-per-tradukado · 11 months
Text
Revolucia Knabino Utena ~ Rondo - Revolucio
Rondo Revolucio
La titolo de la kanto en japanaj literoj tradukiĝas laŭlitere al "Rinbu - Revolucio" sed estis tradukita al "rondo", "ronddanco" kaj "radodanco." - cirkla danco, kiun oni intencas ripeti kaj ree.
La versio "televid-granda" estas tradukita ĉi tie.
La Nozomi kaj Central Park Media US eldonoj estas komparitaj, kie la Utena Encyclopedia traduko estas pripensita por iu angla kantoteksto ne registrite en subteksto. Mi ne konsideris aliajn eble pli ĝustajn fantradukojn en la anglan, pro ne povi serĉi permeson.
"Let go of me" tradukeblas al "lasu min", sed mi elektis pli poezian frazon por emfazi la pledon liberigi, ligi en la ideon de liberigo kaj revolucio.
Mi metas ĉi tiun tradukon en la publika domeno, CC-0. Anglaj kantotekstoj estas kursive. Kantoteksto sub la tranĉon
Heroe, gracie, ni daŭre vivu kun stilo (Nur longa, longa tempo) Eĉ se ni du estas disŝiritaj (Liberigu min) …prenu mian revolucion
En sunluma ĝardeno, ni ambaŭ kunigis manojn Ni alproksimiĝis por komforto kaj promesis unu la alian: Neniam plu ni enamiĝos Ĉiufoje
Ni ridetas vango al vango en tiu foto Kaj ĝi alportas al mi solecon interne. Revolucio
Eĉ kiel mi sonĝas, eĉ kiam mi ploras, eĉ kiam mi estas vundita La realo persekutas min malprudente
Kion mi volas nun estas lerni kie mi apartenas, mian memvaloron, Mi prenos ĉion, kion mi estis ĝis nun
Mi trovos la forton por forĵeti ĉion Sennudiĝu ĝis estas nenio krom nudec' Kiel la rozpetaloj blovantaj libere Se ni devus disiĝi Mi ŝanĝos la mondon
1 note · View note
aseyinadiyoko · 1 year
Text
Frazo de la tago (kaj iom da gramatiko)
kabaanyê nya baabaa nadiyoko raa 'awa 'eeba 'e'ê.
Multe da homoj marŝis ien hieraŭ.
("nya" estas subjekta markilo)
(la vortordo estas VSO)
("homo" estas la plej proksima traduko al "nadiyoko")
Tumblr media Tumblr media Tumblr media
0 notes
pineregypt · 2 years
Text
Mixlr widespread
Tumblr media
Mixlr widespread for android#
They started broadcasting live soundboard recordings of the show via and the Mixlr smartphone app. During these post hiatus shows, the band introduced new innovations in the audio broadcast of their live performance. Widespread Panic :: Three Nights at The Riverside. As of 2013, they old the record for number of sold out performances at Red Rock Amphitheater at 42 and the Philips Area at 20.Īfter a short hiatus, Widespread Panic picked up touring again in spring of 2013. Widespread Panic is Napa-bound for three shows at oxbownapa. They are often compared to popular bands including, Grateful Dead and Phish. public parking Charlotte street parking is quite widespread DETAILS Search: Public Beach Parking Near Me All three beach lots charge a daily flat fee. Se vi volas enigi tiun artikolon en la originalan Esperanto-Vikipedion, vi povas uzi nian specialan redakt-interfacon. Eventualaj anoj en la angla originalo estos kaptitaj per regulaj retradukoj. Widespread Panic has been influenced my genres including southern rock, blues rock, progressive rock, funk, and hard rock. La i-suba teksto estas atomata traduko de la artikolo Widespread Panic article en la angla Vikipedio, farita per la sistemo GramTrans on 17:17:34. The other members are bassist Dave Schools, drummer Todd Nance, percussionist Domingo 'Sunny' Ortiz, and keyboardist JoJo Hermann. It was founded by guitarist Michael Houser and singer/guitarist John Bell. They have released eleven studio albums, ten live albums, and have sold over three million records. Widespread Panic, Soundtrack: Welcome To Dopeland.Widespread Panic is a southern rock band that has been together for the past 20 years. With an enormous selection of music to choose from, they’re known for never playing the same set twice. In this time Bida appeared widely, and the Mua’tazila let loose their tongues, the philosophers raised their heads, the people of knowledge were trialled to say that the Qur’aan was created. Their current lineup includes John Bell (guitar/vocals), Dave Schools (bass), Todd Nance (drums), Domingo Ortiz (percussion), John Hermann (keys), and Jimmy Herring (guitar). The generation of the Attba at-Tabi’een (those who followed the followers of the Companions) was from that till approximately two hundred and twenty. Living in NM for past five years away from live music shows and all things wsp the mixlr app kept me sane and connected to the scene and all the Press J to jump to the feed. He reminded the government to bring forward the Anti-Corruption Bill and the Freedom of Information Bill to complement the implementation of Government Institution reports.Widespread Panic is an American rock band from Georgia. Manele adds, widespread lack of compliance with Statutory requirements and chronic conflicts of interest issues have also contributed to the ineffectiveness of government machinery. So there is a wastage of resources in our system.” If we can add all the unretired imprest I think we can be able to build more classrooms, clinics, and some more water supplies. Watch our Roots on the Rivers Festival broadcast live from Two Rivers Mansion in Nashville, TN. “It then begs the question why progress is very slow and I believe the findings contained in this report and the audit reports are the very reasons or to some extent, point to why this country has not been able to prosper as it should have been. He says failure to implement these reports have prevented the country’s progress.
Mixlr widespread for android#
Manele recently told Parliament that the findings contained in audit reports and inquiries could have assisted past governments to strengthen and improve government institutions. Download Mixlr - Social Live Audio for Android to create your own live audio content, or explore a growing world of musicians, bands, DJs, radio stations, sports teams, journalists, comedians. Hi I love Couch Tour & get good to great live feeds all the time. The Leader of the Parliamentary Opposition, Jeremiah Manele said Solomon Islands has not progressed as a country due to some extent, failures by past governments to implement recommendations of Parliamentary inquiries and audit reports. Opposition Leader Jeremiah Manele and Member of Parliament for Hograno Kia Havulei.
Tumblr media
0 notes
Text
Tumblr media
2 notes · View notes
lamalmovado · 3 years
Text
La Fantomo en Dobbs-Manĝejo The Ghost in Dobbs Diner in Esperanto
La Fantomo en Dobbs-Manĝejo
Sinjoro Dobbs prizorgis la manĝejon ĉe la angulo apud la ŝoseo. Ĉiam estis tre okupata.
Sinjoro Dobbs tiom laboris, ke li neniam havis tempon por sidiĝi. Li devis helpi la kelnerhelpanton.
Li devis helpi la kelnerinon. Li devis helpi la kuiriston.
Iun tagon, ĝuste meze de la tagmanĝo, la kuiristo elĉerpigis piklojn. "Volapukaĵoj!" diris la kuiristo. Kaj li petis pli de sinjoro Dobbs.
Ĉe la malantaŭo de la ŝranko, sinjoro Dobbs trovis malnovan polvokovritan verdan botelon. Li pensis, ke ĝi estas pikla kruĉo. Li malŝraŭbis la kovrilon.
El la kruĉo kirliĝis torda nubo de blanka fumo. Ĝi ĉirkaŭflugis dum minuto, poste sin prezentis.
"Samuel Sheets, fantomo kaj mondvojaĝanto," ĝi diris. Mi ĝojas ekkoni vin."
"Ho mia!" estis ĉio, kion sinjoro Dobbs povis diri.
Kiam Samuel Sheets vidis, ke li estas en Dobbs Diner, li estis tre feliĉa. Li ĉiam volis labori en manĝejo. Li tuj komencis. Li viŝis la plankojn por la kelnerhelpanto.
Li Helpis la kelnerinon
kun ŝiaj pezaj pletoj.
Li eĉ helpis la kuiriston fari supon.
Baldaŭ ĉiuj en Dobbs Diner kaŝis sin.
"Ni ne laboras en manĝejo kun fantomo!"
kriis la kelnerhelpanto, la kelnerino kaj la kuiristino.
"Enboteligu lin denove!"
Sinjoro Dobbs ne farus tion. Li ŝatis Samuel Sheets.
“Kiam vi ekkonos lin, vi ankaŭ ŝatos lin.
Li eĉ povas kuiri,” diris sinjoro Dobbs Sed neniu aŭskultis.
"Ni rezignas!" ili kriis.
Samuel Sheets estis tre vundita. Li volis reenŝovi sin en sia botelo.
"Ne estu stulta. Ni devas prepari vespermanĝon," diris sinjoro Dobbs. Kaj li ŝuis Samuel Sheets en la kuirejon.
Sed kiam la vespermanĝo estis preta, neniu venis.
La kelnerhelpanto, la kelnerino kaj la kuiristo kuris rekte al la Urbestro. Ili rakontis al li pri la fantomo en Dobbs Diner.
La Urbestro estis tre ĉagrenita.
"Mi vokos la policon!" li diris.
"Ni devas forigi tiun aferon!"
Sinjoro Dobbs estis fermonta por la nokto, kiam la Urbestro kaj tri policanoj kuris tra la pordo.
"Kie estas tiu terura, timiga fantomo?" kriis la Urbestro.
Sinjoro Dobbs provis klarigi, ke la fantomo ne estas terura aŭ timiga. Sed, denove, neniu aŭskultis. Aferoj aspektis malbone por Samuel Sheets.
Tiam sinjoro Dobbs havis ideon. Li sciis, ke la Urbestro amas bonan manĝaĵon.
Do li proponis al la Urbestro la vespermanĝon, kiun kuiris Samuel Sheets. Sed li ne diris al la Urbestro kiu estas la kuiristo.
La Urbestro manĝis ĉion sur sia telero.
"Tio estis la plej bona manĝo, kiun mi iam havis,"
li diris feliĉe.
"Mi devas renkonti la kuiriston."
Sinjoro Dobbs estis feliĉa alporti sian novan helpanton.
“HO!” kriis la Urbestro.
Kaj ĝuste kiel sinjoro Dobbs esperis, la urbestro ne povis decidi sin enboteligi tiel bonan kuiriston. Anstataŭe, li amikiĝis Samuel Sheets.
Baldaŭ, Dobbs Diner estis pli okupata ol iam ajn. La kelnerhelpanto, la kelnerino kaj la kuiristo eksciis, ke labori kun fantomo povas esti tre amuza.
Kaj sinjoro Dobbs finfine havis tempon por sidiĝi.
5 notes · View notes
seaottercomics · 2 years
Text
jen rakontoj!
Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media
La dramo keskas! Parton 12 de "La Virino Malaperas" de Freeman kaj Monk 1947, tradukita de mi. Estas interesa fakto ke ĉi tiu komiko estis kreita samtempe de la unua Batman rakonto. #esperanto #rakonto #lernanto #verko #traduko
4 notes · View notes
randomaj-aferoj · 5 years
Text
La unua traduko
Mi tradukis fanfiction, kiun mi trovis en FanFiction, nomita Brakebills Elementary. Estas fanfic de la serio “The Magicians“, kiun mi multe ŝatas. Vi povas legi la originalon ĉi tie.
Mi publikos ĝin po tri partoj, per la etikedoj “#traduko #esperanto #translation #brakebills elementary“
Espereble, mi faros kaj publikos pliajn tradukojn post nun.
1 note · View note
Text
Novaj Filmoj en Septembro 2019
Jen la ĉefaj tri filmoj por septembro 2019. Numero unu estas IT: Chapter Two. Ĉi tiu filmo prenis 91 milionajn dolarojn en ĝia unua semajnfino. Homoj povas rigardi ĉi tiun filmon en 4,500 kinejoj. Estas tre bona film pri klaŭno. La klaŭno loĝas subtere.
Numero du estas Angel Has Fallen. Ĉi tiu filmo prenis 6 milionajn dolarojn en ĝia tria semajnfino. Ĉi tiu agada filmo estis numero unu dum du semajnoj. Nun, ĝi estas numero du.
Numero tri estas Good Boys. Ĉi tiu filmo prenis 5 milionajn dolarojn en ĝia kvara semajnfino en kinejoj. Estas bona komedio pri 12-aĝaj knaboj.
1 note · View note
nurknabo · 6 months
Text
Kriterioj por Esperantigado de Vortoj per Esperantaj Radikoj kaj Afiksoj
Mi kreas ĉi tiun afiŝon por ke oni sciu per kiuj vojoj mi elektas la esperantigotajn vortojn, ĉar alie povas esti miskomprenoj.
La unua afero kiun oni eble pensas estas: "Ve, per la seria titolo, ŝajnas ke vi esperantigos neesperantajn vortojn, sed jen ne ĉi tio okazas." Estas vere, ĉiuj vortoj kiujn mi esperantigas estas jam esperantaj, sed montriĝas ke la ideo de la afiŝserio ne estas tia.
La ideo de la esperantigado venis al mia menso dum mi legis etimologiaĵojn: multaj vortoj kiujn ni uzas por iu koncepto ne estas nur kunmeto da literoj aŭ sonoj, sed vortoj/vortfarado mem, kun signifoj, kiel ni nun faras per Esperanto, sed ni ne rimarkas tion simple ĉar la vorto estas el lingvo kiun ni ne konas: ni vidas "komputilo" kaj rimarkas ke temas pri komput- kaj -il, ambaŭ elementoj el nia lingvo, sed neesperantisto vidas nenion en la vorto krom la asociitan koncepton mem, nenian lingvistikaĵon. Do jen mi pensis: "Krome, la radikoj kaj afiksoj grekaj, ekzemple, kiuj formas ĉi tiun vorton havas tradukon al Esperanto, do kaj se mi uzas ĉi tiun tradukon kaj, per elementoj esperantaj, rekreas la saman vorton?"
Ĉi tio fakte havas nomon: Paŭso, traduki ĉiun elementon de alilingva vorto kreante vorton por iu koncepto, anstataŭ krei aŭ uzi propran vorton malsaman.
Do jen la ideo malantaŭ la elekto de vortoj: estu vorto kiu formiĝas el elementoj kun traduko al Esperanto, kaj mi ĉi tiujn tradukojn uzas por rekrei la vorton. Interese, ne nepre la vorto formiĝu el radiko kaj afiksoj; Esperantigo povas ekzisti de radiko nur - kiel mi faris al la vorto "stelo", en Esperantigado de astronomiaj vortoj. Ĉio estas ludi kun la lingvo, vidi kiom for ni povas iri kaj la rezultojn.
4 notes · View notes