Tumgik
#anglan
jinsei-pika-pika · 1 year
Photo
Tumblr media
0 notes
Text
Kompreneble, Esperanto kaj la angla nuntempe ne ĝuas tre amikan rilaton, sed iam tiu lingvo estis fonto de inspiro por la juna Zamenhof:
"Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5a klaso de la gimnazio, mi komencis ellerni la lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo." (el letero de Zamenhof, citita en Historio de la Lingvo Esperanto de Edmond Privat, unua volumo, pĝ. 24-25)
7 notes · View notes
la-purpuro · 20 days
Text
Ĉu nun ĉe lernu.net oni devas ensaluti por uzi la vortaron??? Hontu!!!!! Mi malamas tion >:( Kaj mi jam havas konton!
Ĉu iuj konas alian anglan<-->esperantan vortaron kiu *ne* postulas ke oni saltu tra ringon por uzi ĝin? (Kaj ne estas Google Translate.)
2 notes · View notes
nurknabo · 3 months
Text
La malĝusta uzo de -ante en Esperanto
Tiel ofte mi vidis homojn uzi la finaĵon -ante malĝuste. Kvankam unuavide povas ŝajni nur simple eraro, kiel la akuzativa, fakte temas pri io pli ol simple forgeso aŭ miskompreno de la reguloj - se estas provo de kompreno, kiel mi teorios.
Kion mi vere trovis interesa pri ĉi tiu eraro estas tio ke temas pri io al kio la solvo estas tre malsimila ol kion oni eble pensas, kaj, kion mi ekpensis baldaŭ poste, ke temas pri eraro influita de denaska lingvo.
Mi pensas ke homoj faras ĉi tiun eraron ĉar ilia denaska lingvo estas la angla aŭ latinida, aŭ eĉ alia lingvo kiun mi ne konas kiu havas la saman strukturon.
Tumblr media
Mi uzos la anglan en la ekzemploj, ĉar ĝi estas pli konata, sed la ideo speguliĝas per aliaj lingvoj havantaj la saman strukturon. Ni parolos pri du specoj de verboj: participo kaj gerundio. Ni povas diri ke participo estas dua, neĉefa ago kiun oni faras, ĉar ni parolas pri prezenco, samtempe kun la unua. Ekzemploj:
Even going through difficult times, Adam remains strong. > Eĉ trapasante malfacilajn momentojn, Adamo restas forta. Reading a book, he waits for the bus. > Legante libron, li atendas la buson.
Gerundio estas kiam verbo substantiviĝas kaj estas uzata kiel tia por paroli pri certa ago. Ekzemploj kun malĝustaj tradukoj al Esperanto:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenante la diferencon inter necesoj kaj voloj. Explaining pointers until I go insane. > Klarigante adresmontrilojn ĝis mi freneziĝas.
Gerundio povas esti sola (malĝustaj tradukoj):
Loading > Ŝarĝante Updating > Ĝisdatiĝante
Kaj jen tial mi pensas ke estas la misuzo de -ante, ĉar en ambaŭ kazoj oni uzas saman verban finaĵon! -ing, en la angla, kvankam tamen en Esperanto estas unu malsama afero en ĉiu kazo.
Estas interese ke eĉ ĉe participaj frazoj, kiam estas pronomo, oni uzas -ante. Mi parolas specife pri memeoj, kie en la angla estas ekzemple:
Me learning Esperanto > Mi lernante Esperanton Me in bed waiting for the problems to go away > Mi en la lito atendante la problemojn foriri
La uzo de -ante ĉi tie estas tute malĝusta ĉar ĝi eĉ ne estas substantivo, tute ne estas gerundio, kiel en ĉi tiuj lastaj anglaj ekzemploj. Kaj jen kial mi diris ke eĉ ne estas miskompreno de la reguloj, ĉar ŝajnas manko de legado de ĝi. Mi ne faras juĝon, sed vere ŝajnas al mi ke oni nur ne legis pri la uzo de -ante antaŭ ol skribi tiajn frazojn, kaj tiel skribas pro ŝajnamikeco.
Kio estas la ĝusta uzo do?
Por traduki, aŭ simple uzi tiajn esprimojn, ni bezonas substantivon. Simple uzi -anto anstataŭ -ante ne funkcias: -anto signifas "tiu kiu [verbo]-as". Ni ne parolas pri iu, ni parolas pri ago. Gerundio estas simila al infinitivo, montras senfinecan agon, la ideon de ago, kaj jen ni havas Esperantan sufikson kiu ĝuste ĉi tion signifas: -ad. Do al la traduko de la supraj frazoj:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenado de la diferenco inter necesoj kaj bezonoj. Explaining pointers until I go insane. > Klarigado de adresmontriloj ĝis mi freneziĝas.
Notu ke la traduko ne estas laŭvorta. Ne eblas ke AD-vorto havas objekton, do ni uzu la prepozicion "de" por ligi la du partojn de la frazo, sekve perdante la precizan sencon de la tradukita frazo. Sed ĉi tio estas neevitebla dum tradukado: estas du malsamaj lingvoj, do ne ĉiam ni havos perfekte spegulan tradukon. Estas iomete ĉagrene, ja, ankaŭ mi sampensas.
Loading > Ŝarĝado Updating > Ĝisdatiĝado
Estas, tamen, alternativo kiun ni povas uzi, kiu ankoraŭ ne spegulas perfekte la alilingvan ideon, sed estas pli proksima ol AD-vorto: estas kiam ni legas gerundion kaj, malgraŭ tio ke ĝi temas pri la ago mem, ni legas ĝin kvazaŭ verbon en unua persono, almenaŭ plejparte kiam la frazo havas pronomon en unua persono:
Explaining pointers until I go insane. > Here/In this post/video I('m going to) explain pointers until I go insane.
Do jen ni povas uzi la saman unuapersona-logikon kaj uzi solan -anta, subkomprenigante ĝian ceteran strukturon:
(Mi estas) Klariganta adresmontrilojn ĝis mi freneziĝas.
Estas kompreneble trovi ĉi tiun frazkonstruon stranga, sed temas nur pri alkutimiĝo: post iom da tempo ni eĉ ne aktive pensos pri la ellasita "mi estas", nur vidante "-anta" kiel verban ideon same kiel ni vidas la anglan gerundion, simile al tio ke ni legas "bonan matenon", ne "mi deziras al vi bonan matenon". Ni, cetere, memoru ke ni vidu per la okuloj de la lingvo Esperanto, tio estas, vidu Esperanton kiel apartan lingvon, ne per la okuloj de nia denaska lingvo, kvazaŭ la mekanismo de la denaska devas ripetiĝi en Esperanto, dum fakte ĉiu lingvo havas sian apartan funkciadon, eĉ se koincidantan kelkfoje.
Oni povas diri ke ni povas pluraligi la esprimon:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenantaj la diferencon inter necesoj kaj voloj.
Ĉi tio tute sencas, kaj kreas nuancon de neformaleco al la etoso: uzi -antaj estas paralele al diri "Ni komprenu la diferencon...", kiu videble estas pli, mi ne scias, amikeme ol "Komprenado de la diferenco", kiu sonas pli serioze, eĉ teknike, eĉ se ne nepre estu ĉi tiel la parolmaniero.
Foje ĉi tiu participa frazo aperas en parenteza frazo. Ekzemple:
I believe we can say, considering the way he spoke, that he liked the book. There's no doubt that, speaking of numbers, this is the best known character.
Ni povas uzi "per" + la koncerna aga O-vorto:
Mi kredas ke ni povas diri, per konsidero de la maniero kiel li parolis, ke li ŝatis la libron. Ne estas duboj ke, per parolado de la nombroj, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Kaj, jes, ankaŭ mi pensas ke ĉi tio estas minimume nenatura maniero paroli, sonas tre formale. Sed tamen ni povas uzi E-vorton anstataŭe. La logiko estas preni la verban radikon kaj aldoni la finaĵon -e; ĉi tio verbecigas la E-vorton, tiel ke, do, la substantivo ligata al ĝi ricevas la akuzativon:
Mi kredas ke ni povas diri, konsidere la manieron kiel li parolis, ke li ŝatis la libron. Ne estas duboj ke, parole la nombrojn, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Notu ke, se la verbo estas netransitiva, oni uzu ĝian prepozicion anstataŭ akuzativon. Se la verbo estas kaj transitiva kaj netransitiva, la elekto inter uzi akuzativon aŭ prepozicion estas laŭvole. Mi supozas ke ni ĉiam ankaŭ povas uzi "de" por kunigi la E-vorton kaj substantivon.
************
Nun pri la ĝusta uzo en la memeoj, estas pli da aferoj priparolindaj.
Me learning Esperanto Me in bed waiting for the problems to go away
Notu ke la pronomo estas ligita al la gerundio, sed kiel ĉi tio eblas, se gerundio estas, eĉ se verbeca, esence substantivo? Estas kiel diri "Mi lernado de Esperanto." Montriĝas ke la frazo estas gramatike malĝusta! Ne ke tio vere estas problemo, mi estas favora al nenorma gramatiko en neformalaj medioj. Cetere, ni eĉ povas diri ke la sama fenomeno okazas en Esperanto per -ante, eĉ se, bedaŭrinde, pro alilingva influo, ne okazaĵo per la lingvo mem. Mi nur ne konsentas kun la pluiro de ĉi tiu Esperanta escepto pro tio ke la ĝusta uzo (sube priparolata) estas tro simila por ne sekvi. La gramatike ĝusta maniero ĉi tion diri en la angla estas:
My learning Esperanto > Mia lernado de Esperanto My waiting in bed for the problems to go away > Mia atendado en la lito por ke la problemoj foriru
Kio sonas, kaj angle kaj Esperante, ja formale kaj poetike, kaj forigas la amuzan ridigan etoson de memeo.
Nun la ĝusta maniero traduki tiajn anglajn memeoj al Esperanto estas, kiel en la antaŭa kazo, estas simple uzi -anta:
Me learning Esperanto > Mi lernanta Esperanton Me in bed waiting for the problems to go away > Mi en la lito atendanta la problemojn foriri
Dum en la angla, almenaŭ ŝajnas, tia kunigo pronomo + participo ne estas gramatike ĝusta, nek natura, videblas, en Esperanto estas tute ebla.
Fakte -ante estas ĝusta... ŝajne
Mi redaktas ĉi tiun afiŝon nur por aldoni ĉi tiun informon.
Mi unue rememoris pri la sensubjektaj frazoj, kie estas "esti + E-vorto":
Estas bele Estas milde
Mi poste rememoris pri la uzo de pasiva participo en tia frazkronstruo:
Estas permesate Estas sciate
Tio estas, participo kiel perverba priskribo. De ĉi tie vi jam devas kompreni kien mi iras. Mi pensis: "Atendu, se eblas pasiva participo, ĉu ne eblas ankaŭ aktiva? Mi volas diri, oni povas ellasi "esti" en ĉiuj tiuj frazoj, kaj ellasi tiel ke la frazo diras la nuna stato de io. Ni diru ke mi ĵus plenumis taskon permesi la aldonon de libroj al enreta bretaro. Mi povas diri post finiĝo:
(Estas) Permisite
Same, mi povus uzi aktivajn participojn, por priskribi staton aŭ agon de io. Se paĝo ŝarĝas, se programaro ĝisdatiĝas, mi povas diri:
(Estas) ŝarĝante (Estas) ĝisdatiĝante
Sed notu ke mi ne donis certecon. Estas samtempe iom strange uzi aktivan participon tiel, ĉar tia perverba priskribo donas econ, ne agon. Mi volas diri, ĉu participo ne ŝajnas doni agon, kaj ne econ? La sola ekzemplo de PMEG kun participa perverba priskribo estas ĝuste per "pluvi", esence sensubjekta verbo... Ĉi tio komprenigas ke eĉ tia uzo de -ante estas malĝusta.
2 notes · View notes
lingocurio · 2 years
Text
Mi lernas Esperanton.
Mi estas komencanto.
Mi estas virino.
Mi loĝas en Kanado.
Mi estas Kanadano.
Mi parolas la anglan.
Kie vi loĝas?
Ĉu vi parolas la anglan?
Ĉu vi ankaŭ lernas Esperanton?
16 notes · View notes
erundur-adanion · 10 months
Text
Tumblr media Tumblr media
Aslında bunu ilk duyduğumda yazmalıydım. Ne yazacağımı ve ne diyeceğimi bilmiyorum. Hiç fizikî olarak tanıma fırsatım olmadı, YouTube'da eşiyle birlikte Simple English Videos adlı kanallarında bütün dünyada ki insanlara İngilizce öğreten Vicki Hollett adında ki Öğretmenimiz maalesef hayatını kaybetmiş umarım yattığı yer incitmez. Amerikalı olan eşi Jay Silber'a sabırlar dilerim!
Bi rastî, gava ku min yekem car bihîst, divê min ev binivîsanda. Nizanim çi binivîsim û çi bibêjim. Min tu carî derfet nedît ku ez wê ji aliyê fîzîkî ve nas bikim. Mamosteya me bi navê Vicki Hollett ku bi hevjînê xwe re li ser kanala xwe ya bi navê Simple English Videos li ser YouTube dersên îngilîzî dida mirovên li çaraliyê cîhanê, mixabin koça dawî kir. Hêvîdar im cihê wê neêşe. ew. Daxwazên çêtirîn ji mêrê wê yê Amerîkî, Jay Silber re!
Actually, I should have written this when I first heard it. I don't know what to write or say. I never had the opportunity to meet her physically. Our teacher named Vicki Hollett, who taught English to people all over the world with her husband on their channel called Simple English Videos on YouTube, unfortunately passed away. I hope her resting place will not hurt her. Best wishes to her American husband, Jay Silber!
Efektive, mi devus esti skribinta ĉi tion kiam mi unue aŭdis ĝin. Mi ne scias kion skribi aŭ diri. Mi neniam havis la okazon renkonti ŝin fizike.Nia instruistino nomata Vicki Hollett, kiu instruis la anglan al homoj en la tuta mondo kun sia edzo en sia kanalo nomata Simple English Videos en Jutubo, bedaŭrinde forpasis.Mi esperas, ke ŝia ripozejo ne domaĝos. ŝia. Bondezirojn al ŝia usona edzo, Jay Silber!
0 notes
lernante-per-tradukado · 11 months
Text
Revolucia Knabino Utena ~ Rondo - Revolucio
Rondo Revolucio
La titolo de la kanto en japanaj literoj tradukiĝas laŭlitere al "Rinbu - Revolucio" sed estis tradukita al "rondo", "ronddanco" kaj "radodanco." - cirkla danco, kiun oni intencas ripeti kaj ree.
La versio "televid-granda" estas tradukita ĉi tie.
La Nozomi kaj Central Park Media US eldonoj estas komparitaj, kie la Utena Encyclopedia traduko estas pripensita por iu angla kantoteksto ne registrite en subteksto. Mi ne konsideris aliajn eble pli ĝustajn fantradukojn en la anglan, pro ne povi serĉi permeson.
"Let go of me" tradukeblas al "lasu min", sed mi elektis pli poezian frazon por emfazi la pledon liberigi, ligi en la ideon de liberigo kaj revolucio.
Mi metas ĉi tiun tradukon en la publika domeno, CC-0. Anglaj kantotekstoj estas kursive. Kantoteksto sub la tranĉon
Heroe, gracie, ni daŭre vivu kun stilo (Nur longa, longa tempo) Eĉ se ni du estas disŝiritaj (Liberigu min) …prenu mian revolucion
En sunluma ĝardeno, ni ambaŭ kunigis manojn Ni alproksimiĝis por komforto kaj promesis unu la alian: Neniam plu ni enamiĝos Ĉiufoje
Ni ridetas vango al vango en tiu foto Kaj ĝi alportas al mi solecon interne. Revolucio
Eĉ kiel mi sonĝas, eĉ kiam mi ploras, eĉ kiam mi estas vundita La realo persekutas min malprudente
Kion mi volas nun estas lerni kie mi apartenas, mian memvaloron, Mi prenos ĉion, kion mi estis ĝis nun
Mi trovos la forton por forĵeti ĉion Sennudiĝu ĝis estas nenio krom nudec' Kiel la rozpetaloj blovantaj libere Se ni devus disiĝi Mi ŝanĝos la mondon
1 note · View note
Text
Saluton!
Mia nomo estas Atlaso, kaj mi lernas Esperanto! Mia pronomo estas ri en Esperanto, kaj they/them en la Angla.
Mi ankaux lernas la Hispana, sed mi sxatas Esperanto pli ol la Hispana. Mi estas Usonano, kaj mi parolas la Anglan.
Mi lernas malrapide; pardonu :(.
Mi volas diri pli, sed mi ne povas ke.
Krokodili (en la Anglan):
Hi!
I'm Atlas, and I'm learning Esperanto! They/them, Ri, and Elle pronouns depending on the language, please! I'm going to be 23 in a month, and I'm a college/uni student (part-time, transitioning to full-time, and about to start on my Bachelor's, maybe?)
I'm from the United States and my native language is English, but as my dad is Nicaraguan, I've been trying to learn Spanish for years. I bumped into Esperanto more than once before giving it a try, and I've loved it. The lack of true grammatical gender is a plus.
As you may have noticed, or if you understood my odd phrasing, my vocabulary is still lacking, but I'm trying hard to work on it!
As for why I'm working so hard: I met a fellow autistic person in an autism discord server who is (presumably) fluent in Esperanto. This person (whose pronouns I sadly forgot), when I mentioned an appreciation for the conlang, invited me to another server for a Twitch streamer who does streams in different languages, but the beloved fan-favorite language is Esperanto! It's a lovely little community. In the Esperanto-only channel, "Malkrokodilejo", I have a hard time understanding what they say, sadly.
So my goal, at the moment, is to learn enough Esperanto that I can understand them in the No-Crocodiling channel, and communicate effectively in the language.
I am fluent in: English
Learning with a good grasp of phonics and minor conversational ability: Esperanto and Spanish
Know a few words/phrases in (even if the pronunciation sucks): French, Swedish, German, ASL, Toki Pona, Russian.
I would love to master: Esperanto, ASL, Spanish, and French (almost in order, though ASL and Spanish are tied).
As mentioned previously, I have AuDHD (autism+ADHD)
Learning with: Duolingo, Drops, Lernu.net, and sometimes Clozemaster.
1 note · View note
Text
Esperanto writing practice 1
Source for question: https://relearnalanguage.com/language-exchange-topics-vocabulary-builders/
How do you define a “heritage speaker”? What are the limits of what a heritage speaker is or isn’t?
Kiel vi definas "heredparolanto*"? Kiaj estas la limoj de kiu estas aŭ ne estas "heredparolanto"?
Laŭ mi, heredparolanto referas al personoj, kiuj komencis akiri denaskan lingvon en la infaneco, sed kiuj poste parte forgesis la lingvon (sed ne tute) pro manko da uzo, aŭ kiuj neniam komplete akiris la lingvon. Heredparolantoj normale parolas alian lingvon krom la heredlingvo, kaj la alia estas la plej uzata en ilia sociala medio.
Mi pensas, ke homoj, kiuj neniam parolis nek komprenis lingvon, ne povas esti heredparolantoj de ĝi. Mi pensas, ke devas esti ankaŭ vorto por homoj, kies prauloj parolis lingvon, sed kies lingvo estis forprenita de ili. Estas konfuze, ke "heredo" referas al la familia historio de personoj, sed al la lingva estanteco de la homo. Sed lingvaj, kiuj rilatas al la pasinteco eble devus esti nomitaj "kulturaj lingvoj" aŭ tiuspeca nomo, por diferencigi inter parolantaj kaj neniamparolantaj. Ankaŭ heredkomprenantoj estus bona vorto por tiuj, kiuj ne parolas heredan lingvon kvankam ili komprenas ĝin.
Ekzemple, mi estas "heritage speaker" de la ĉeĥa: mi parolas ĝin ekde mi estis infano, kaj ĉiam parolis kaj ĝin kaj la anglan kun mia familio. Tamen mi loĝas en Usono, kaj post mia frua infaneco mi iris al angleparolanta lernejo. Tuj post mi aliris la lernejon, mi komencis paroli pli en la angla ol en la ĉeĥa. Nun, post multaj jaroj, mi parolas la ĉeĥan, sed kun neoftaj (mi esperas) eraroj en mia gramatiko -- do, ne kiel denaskulo, tamen ankaŭ ne kiel lernanto. Mi ne estas "heritage speaker" de la hispana nek la germana, kvankam mi jam multajn jarojn lernas ilin -- mi ne akiris ilin dum mia infaneco, kaj neniam denaske komprenis ilian gramatikon. Mi ankaŭ ne estas "heritage speaker" de la jidan, kvankam miaj praprageavoj parolis ĝin: laŭ mi, "heritage speaker" referas al iu, kiu iam parolis la "heritage" lingvon, ne al iu, kiu descends(??) de personoj, kiuj ĝin parolis.
*I came up with this term on my own, however the Esperanto term for a heritage language is hereda lingvo
1 note · View note
theearlofmelancholy · 2 years
Text
Tumblr media
30 notes · View notes
taocrafttarot · 5 years
Photo
Tumblr media
Ligaĝo en karakterizo por legaĵo de #taroko en #anglan Pardon petis por mia multe eraroj, mi estas komencanto. Dankon! #tarot #esperanto #tenofcups #dekdetasoj #feliĉa #happy https://www.instagram.com/p/B2HTBpOBQNO/?igshid=n9szgwstyj4y
0 notes
lesbeauxmots · 4 years
Quote
Like every city was our city and every road was our own
Elle Fanning
1 note · View note
withlovefromant · 5 years
Photo
Tumblr media
1 note · View note
ancientpond · 3 years
Text
About Me
My name is Michael, and I’m a twenty year old trans man living in the UK. Learning new languages is one of my favourite things, and my dream is to become a professional translator or interpreter, preferably living overseas. My native language is English, but I also speak a little Esperanto. I’m currently learning European Portuguese, and French and Norwegian are also on my to-do list.
Other than learning languages, I enjoy listening to music, trying new foods (though I can be picky), and going for walks in the countryside. I’m considering taking up a crafty hobby, but nothing has really caught my interest.
Nun mi provos skribi in Esperanto.
Mia nomo estas Miĥaelo, kaj mi havas dudek jaroj. Mi estas viro transgenra kaj mi loĝas en Brito. Mi tre ŝatas lerni novajn lingvojn, kaj mi volas esti tradukisto aŭ interpretisto, kaj loĝi en alia lando. Mia denaska lingvo estas la anglan, kaj mi ankaŭ parolas iomete Esperanton- mi ne sciis ĉiu de ĉi tiuj vortoj. Nun mi lernas la portugala de Portugalujo, kaj mi eble lernos la franca kaj la norvega.
Mi ankaŭ ŝatas aŭskulti muzikon, manĝi novajn manĝaĵojn, kaj marŝi. Mi eble komencos novan hobion, sed mi ne scias kiun.
Ĉu mia Esperanto, aŭ iu lingvo, ne estas bona, bonvolu vi diru al min!
If my Esperanto, or any other language, isn’t good, please tell me!
2 notes · View notes
nurknabo · 3 years
Text
Mia dubo el Lingua Latina Per Se Illustrata, parto 2 - tria deklinacio: ĉu "-ium" aŭ "-um"?
Nu, kaj jen ni estas, la parto du de la duboj.
Mi bonŝancis ĉi-foje, ĉar tuj kiam mi guglis, aperis al mi respondo. Kaj estis kurioze ĉar la respondo estis de iu kiu ankaŭ ne certas pri la klarigo, kaj ĝuste pro tio skribis ebla solvo por ĉi tio, ŝablonoj kiujn li rimarkis. Do, mi certas ke ĝi ne estas kompleta regulo. Mi ne parolas ke eble mankas pli da kazoj, sed ĉar estas esceptoj, vi scias, tiuj aferoj kiujn la lernanto bezonas parkerigi ĉar ili tute evitas la regulon.
Do, la granda help venis el ĉi retejo: https://www.textkit.com/greek-latin-forum/viewtopic.php?t=11334
Kaj jen la klarigo:
Noto: estis vortoj kiujn mi ne scias la traduko al Esperanto nek serĉis pri unu, do mi esperantigis ilin kaj, por eviti konfuzon, inter krampoj, mi enmetas la anglan vorton.
Triaj deklinaciaj substantivoj prenas -um en genitiva pluralo, krom se ili estas:
A. Unikasilaboj (imparisyllables) de la sekvaj tipoj:
1. Unusilaba nom sing subs-j kun finaĵo per kons + -s
Ars, artis
Nox, noctis
Os, ossis
Urbs, urbis
2. Esceptoj kiuj povas preni aŭ -um aŭ -ium kiel:
Civitas, civitatis
Parens, parentis
Mi ne multe komprenis ĝin. Se ili povas preni aŭ unu aŭ la alian, ĉu signifas ke mi povas elekti kiun finaĵon uzi? Samtempe, Latin Is Simple nur montras unu finaĵon al ĉiu.
3. Esceptoj kiuj nur prenas -ium, kiel ekzemple:
Lis, litis
Kaj mi ankaŭ ne komprenis ĉi tion. La tuta listo estas pri substantivoj kiuj havas la finaĵon "-ium". Kial do meti esceptoj kiuj diras ĝuste ĉi tio?
B. Duosilaboj (parisyllables) finiĝantaj per -es aŭ -is
Puppis, puppis
Sitis, sitis
Securis, securis
C. Neŭtraj subs-j kies non sing finiĝantas per -e, -al, -ar
Animal, animalis
Exemplar, exemplaris
Mare, maris
D.
D mi tute ne komprenis. Jen kio estas skribita: "substantivoj en -er kies radikoj finiĝas per 2 aŭ pli". Sed... Du aŭ pli kio? La ekzemploj estis: imber, imbris; linter, lintris. Mi imagas ke li misskribis. Mi kredas ke li volis diri "2 aŭ pli konsonantoj", ĉar en ambaŭ ekzemploj la vortoj finiĝas per "-ium", en genitivo plurala, kaj iliaj radikoj estas respektive "imb" kaj "lint". Kiam mi ilin komparas kun "pater" (finiĝas per -er), la regulo ne kunkongruas, ĉar ĝia plurala genitivo estas "patr-um". Ĝia radiko estas "pat", sen du ol pli konsonantoj. Tiel, mi kredas ke li vere volis diri ĉi tion.
Nu, la klarigo estis tre bona, kaj tute kongruas kun tio kion mi legis ĝis nun en la libro.
Komentoj donas aliajn konsiletojn
Homoj komentis, kaj ulo skribis sian klarigon:
"-um" normale havas malsaman nombron de silaboj en nom kaj gen: miles, milites. "-ium" havas du ĉefajn grupojn:
Kun la sama nombro de silaboj en nom kaj gen. Ambaŭ kazoj kutime finiĝas per -is: hostis, hostis; navis, navis.
Kun malsama nombro de silaboj en nom kaj gen, sed kun du konsonantoj antaŭ genitiva sufikso: ars, artis; mons, montis.
Nu, oni povas rimarki ke li klarigas la samon de la teksto, sed alivorte, tamen eĉ tiam ĝi utilas.
Kurioza afero okazas, ĉar ĉi klarigo ne kongruas kun la vorto "animal", kies plurala genitivo estas "animalium", kiu ne havas du konsonantojn antaŭ genitiva sufikso. Li diras ke, se iu scias kial, respondi. Ulo, Ximo, do, respondas.
Ximo diras ke, laŭ la livro kiun li studas, estas "originale duosilabaj" substantivoj en la tria deklinacio, kiuj estas substantivoj kiuj havas pli silabojn en gen sing ol en nom sing, sed ne estas konsiderataj duosilaboj ĉar ili originale havis la saman nombron de silaboj en nominativo kaj genitivo singulara. Ekzemple: pars, partis. "Pars" originale estis "parse", sed la vokalo "e" estis preterlasita pro fonetikaj oportunoj. Kaj la gen plur de ĉi tiuj substantivoj finiĝas per -ium.
La neŭtraj "originale duosilabaj" substantivoj finiĝas per -al aŭ -ar, kiuj estas mallongigoj de "-ale" kaj "-are". "animal, animalis", do, dekliniĝas kiel "mare, maris".
Tiel, tiaj vortoj kongruas al la regulo, kie la nombro de silaboj en nom kaj gen samas, ŝanĝante nur la finaĵon. Same kiel la regulo de la teksto, la regulo B, kvankam la regulo C jam parolas pri ĝi. La sama kazo, sed malsama finaĵo. Estas kvazaŭ ni nur estus aldonantaj unu pli regulon al la listo. Mi eĉ dirus ke la vortoj de la regulo C (kaj ĉio alportas al ĉi tio) estas la "originale duosilabaj" substantivoj. "exemplar" originale estus "exemplare". Kaj ne nur ĉi tiuj, sed ĉiuj tria deklinaciaj substantivoj kun tiaj finaĵoj.
Mi multe ŝatis la klarigon de Ximo. Ĝi tute sencas. Mi sentas ke ĉi tiu logiko povas esti aplikata al aliaj aferoj.
Nu! Finiĝas do la klarigoj! Kaj ankaŭ la duboj, mi kredas, ĉar mi pensas ke mi vidis ĉion kion mi bezonis. Povas esti tiuj esceptoj, pri kiuj mi parolis komence, sed ili estas la plej malgrandaj problemoj. Do, jen la fino de la duboj (ĝis nun). Ĝis!
2 notes · View notes
redand51ue · 4 years
Photo
Tumblr media
💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠 - @anglan_shop - Big Stitch Denim Balloon Pants -⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀ @wuuuuu_123 in ANGLAN® STUDIO -⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀ www.anglan.co.kr - #streetstyleluxe #menwithstreetstyle #ballonpants #styleguide #streetstyle #denimaddicted #menstyle  #denimhead #lookoftheday #menwithclass #denim #menswear #gentlemen #casualstyle #style #styleinspiration #mensfashion #streetfashion #stylish #vintageclothing #outfit #streetwear  #mood #menslook #mensweardaily  #workwearstyle #menwithstreetstyle #heritage #vintagestyle #militaryjacket via ✨ @padgram ✨(http://dl.padgram.com) https://www.instagram.com/p/CCQDSwHl3fK/
4 notes · View notes