Tumgik
#Anglan
theearlofmelancholy · 2 years
Text
Tumblr media
30 notes · View notes
jinsei-pika-pika · 1 year
Photo
Tumblr media
0 notes
Text
Kompreneble, Esperanto kaj la angla nuntempe ne ĝuas tre amikan rilaton, sed iam tiu lingvo estis fonto de inspiro por la juna Zamenhof:
"Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5a klaso de la gimnazio, mi komencis ellerni la lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo." (el letero de Zamenhof, citita en Historio de la Lingvo Esperanto de Edmond Privat, unua volumo, pĝ. 24-25)
4 notes · View notes
lingocurio · 1 year
Text
Mi lernas Esperanton.
Mi estas komencanto.
Mi estas virino.
Mi loĝas en Kanado.
Mi estas Kanadano.
Mi parolas la anglan.
Kie vi loĝas?
Ĉu vi parolas la anglan?
Ĉu vi ankaŭ lernas Esperanton?
15 notes · View notes
erundur-adanion · 6 months
Text
Tumblr media Tumblr media
Aslında bunu ilk duyduğumda yazmalıydım. Ne yazacağımı ve ne diyeceğimi bilmiyorum. Hiç fizikî olarak tanıma fırsatım olmadı, YouTube'da eşiyle birlikte Simple English Videos adlı kanallarında bütün dünyada ki insanlara İngilizce öğreten Vicki Hollett adında ki Öğretmenimiz maalesef hayatını kaybetmiş umarım yattığı yer incitmez. Amerikalı olan eşi Jay Silber'a sabırlar dilerim!
Bi rastî, gava ku min yekem car bihîst, divê min ev binivîsanda. Nizanim çi binivîsim û çi bibêjim. Min tu carî derfet nedît ku ez wê ji aliyê fîzîkî ve nas bikim. Mamosteya me bi navê Vicki Hollett ku bi hevjînê xwe re li ser kanala xwe ya bi navê Simple English Videos li ser YouTube dersên îngilîzî dida mirovên li çaraliyê cîhanê, mixabin koça dawî kir. Hêvîdar im cihê wê neêşe. ew. Daxwazên çêtirîn ji mêrê wê yê Amerîkî, Jay Silber re!
Actually, I should have written this when I first heard it. I don't know what to write or say. I never had the opportunity to meet her physically. Our teacher named Vicki Hollett, who taught English to people all over the world with her husband on their channel called Simple English Videos on YouTube, unfortunately passed away. I hope her resting place will not hurt her. Best wishes to her American husband, Jay Silber!
Efektive, mi devus esti skribinta ĉi tion kiam mi unue aŭdis ĝin. Mi ne scias kion skribi aŭ diri. Mi neniam havis la okazon renkonti ŝin fizike.Nia instruistino nomata Vicki Hollett, kiu instruis la anglan al homoj en la tuta mondo kun sia edzo en sia kanalo nomata Simple English Videos en Jutubo, bedaŭrinde forpasis.Mi esperas, ke ŝia ripozejo ne domaĝos. ŝia. Bondezirojn al ŝia usona edzo, Jay Silber!
0 notes
Text
Revolucia Knabino Utena ~ Rondo - Revolucio
Rondo Revolucio
La titolo de la kanto en japanaj literoj tradukiĝas laŭlitere al "Rinbu - Revolucio" sed estis tradukita al "rondo", "ronddanco" kaj "radodanco." - cirkla danco, kiun oni intencas ripeti kaj ree.
La versio "televid-granda" estas tradukita ĉi tie.
La Nozomi kaj Central Park Media US eldonoj estas komparitaj, kie la Utena Encyclopedia traduko estas pripensita por iu angla kantoteksto ne registrite en subteksto. Mi ne konsideris aliajn eble pli ĝustajn fantradukojn en la anglan, pro ne povi serĉi permeson.
"Let go of me" tradukeblas al "lasu min", sed mi elektis pli poezian frazon por emfazi la pledon liberigi, ligi en la ideon de liberigo kaj revolucio.
Mi metas ĉi tiun tradukon en la publika domeno, CC-0. Anglaj kantotekstoj estas kursive. Kantoteksto sub la tranĉon
Heroe, gracie, ni daŭre vivu kun stilo (Nur longa, longa tempo) Eĉ se ni du estas disŝiritaj (Liberigu min) …prenu mian revolucion
En sunluma ĝardeno, ni ambaŭ kunigis manojn Ni alproksimiĝis por komforto kaj promesis unu la alian: Neniam plu ni enamiĝos Ĉiufoje
Ni ridetas vango al vango en tiu foto Kaj ĝi alportas al mi solecon interne. Revolucio
Eĉ kiel mi sonĝas, eĉ kiam mi ploras, eĉ kiam mi estas vundita La realo persekutas min malprudente
Kion mi volas nun estas lerni kie mi apartenas, mian memvaloron, Mi prenos ĉion, kion mi estis ĝis nun
Mi trovos la forton por forĵeti ĉion Sennudiĝu ĝis estas nenio krom nudec' Kiel la rozpetaloj blovantaj libere Se ni devus disiĝi Mi ŝanĝos la mondon
1 note · View note
Text
Saluton!
Mia nomo estas Atlaso, kaj mi lernas Esperanto! Mia pronomo estas ri en Esperanto, kaj they/them en la Angla.
Mi ankaux lernas la Hispana, sed mi sxatas Esperanto pli ol la Hispana. Mi estas Usonano, kaj mi parolas la Anglan.
Mi lernas malrapide; pardonu :(.
Mi volas diri pli, sed mi ne povas ke.
Krokodili (en la Anglan):
Hi!
I'm Atlas, and I'm learning Esperanto! They/them, Ri, and Elle pronouns depending on the language, please! I'm going to be 23 in a month, and I'm a college/uni student (part-time, transitioning to full-time, and about to start on my Bachelor's, maybe?)
I'm from the United States and my native language is English, but as my dad is Nicaraguan, I've been trying to learn Spanish for years. I bumped into Esperanto more than once before giving it a try, and I've loved it. The lack of true grammatical gender is a plus.
As you may have noticed, or if you understood my odd phrasing, my vocabulary is still lacking, but I'm trying hard to work on it!
As for why I'm working so hard: I met a fellow autistic person in an autism discord server who is (presumably) fluent in Esperanto. This person (whose pronouns I sadly forgot), when I mentioned an appreciation for the conlang, invited me to another server for a Twitch streamer who does streams in different languages, but the beloved fan-favorite language is Esperanto! It's a lovely little community. In the Esperanto-only channel, "Malkrokodilejo", I have a hard time understanding what they say, sadly.
So my goal, at the moment, is to learn enough Esperanto that I can understand them in the No-Crocodiling channel, and communicate effectively in the language.
I am fluent in: English
Learning with a good grasp of phonics and minor conversational ability: Esperanto and Spanish
Know a few words/phrases in (even if the pronunciation sucks): French, Swedish, German, ASL, Toki Pona, Russian.
I would love to master: Esperanto, ASL, Spanish, and French (almost in order, though ASL and Spanish are tied).
As mentioned previously, I have AuDHD (autism+ADHD)
Learning with: Duolingo, Drops, Lernu.net, and sometimes Clozemaster.
1 note · View note
Text
Esperanto writing practice 1
Source for question: https://relearnalanguage.com/language-exchange-topics-vocabulary-builders/
How do you define a “heritage speaker”? What are the limits of what a heritage speaker is or isn’t?
Kiel vi definas "heredparolanto*"? Kiaj estas la limoj de kiu estas aŭ ne estas "heredparolanto"?
Laŭ mi, heredparolanto referas al personoj, kiuj komencis akiri denaskan lingvon en la infaneco, sed kiuj poste parte forgesis la lingvon (sed ne tute) pro manko da uzo, aŭ kiuj neniam komplete akiris la lingvon. Heredparolantoj normale parolas alian lingvon krom la heredlingvo, kaj la alia estas la plej uzata en ilia sociala medio.
Mi pensas, ke homoj, kiuj neniam parolis nek komprenis lingvon, ne povas esti heredparolantoj de ĝi. Mi pensas, ke devas esti ankaŭ vorto por homoj, kies prauloj parolis lingvon, sed kies lingvo estis forprenita de ili. Estas konfuze, ke "heredo" referas al la familia historio de personoj, sed al la lingva estanteco de la homo. Sed lingvaj, kiuj rilatas al la pasinteco eble devus esti nomitaj "kulturaj lingvoj" aŭ tiuspeca nomo, por diferencigi inter parolantaj kaj neniamparolantaj. Ankaŭ heredkomprenantoj estus bona vorto por tiuj, kiuj ne parolas heredan lingvon kvankam ili komprenas ĝin.
Ekzemple, mi estas "heritage speaker" de la ĉeĥa: mi parolas ĝin ekde mi estis infano, kaj ĉiam parolis kaj ĝin kaj la anglan kun mia familio. Tamen mi loĝas en Usono, kaj post mia frua infaneco mi iris al angleparolanta lernejo. Tuj post mi aliris la lernejon, mi komencis paroli pli en la angla ol en la ĉeĥa. Nun, post multaj jaroj, mi parolas la ĉeĥan, sed kun neoftaj (mi esperas) eraroj en mia gramatiko -- do, ne kiel denaskulo, tamen ankaŭ ne kiel lernanto. Mi ne estas "heritage speaker" de la hispana nek la germana, kvankam mi jam multajn jarojn lernas ilin -- mi ne akiris ilin dum mia infaneco, kaj neniam denaske komprenis ilian gramatikon. Mi ankaŭ ne estas "heritage speaker" de la jidan, kvankam miaj praprageavoj parolis ĝin: laŭ mi, "heritage speaker" referas al iu, kiu iam parolis la "heritage" lingvon, ne al iu, kiu descends(??) de personoj, kiuj ĝin parolis.
*I came up with this term on my own, however the Esperanto term for a heritage language is hereda lingvo
1 note · View note
nurknabo · 2 years
Text
LINGVA LATINA PER SE ILLVSTRATA - CAPITVLVM VNDEVICESIMVM
Tumblr media
«Edzo kaj Edzino»
Ĉi tiu ĉapitro estas bela, en ĝi ni ekscias pri la pasinteco de Julio kaj Emilia, kiel ili konis unu la alian. Sed, tio estas pasinteco, kiel la libro, kiu montras nur nunajn verbojn, tion priparolus? Ĉar aperas unuafoje la pasintaj verboj!! Jes, jen ili, jen ili!
Breviarium: Iulius semper Aemiliam amabat, quamquam ipsa pauper erat, dum is, divus. Sed Aemilia alium virum amabat. Ita Aemilia etiam non eum salutabat, cum se videbant in foro Romano. Iulius tamen eam salutabat semper. Miserus erat Iulius, qui etiam male dormiebat nocte, quod cotidie ad Aemiliam scribebat epistulas, laudans magnificis verbis pulchritudinem eius, saepe etiam rosas aliasque flores dans, sed ea epistulas non legebat, nec accipiebat dona eius, remittens omnia ad eum. Initio Aemilia nullam epistulam Iulii legebat. Sed tamen, pauco tempore post, incipiebat eas legere accipereque dona; pauco tempore post, Aemilia incipiebat Iulium neque ullum alium virum amare. Hodie Iulius Aemiliam amat atque ab ea amatur. Et amor eorum tempore non minuitur, immo vero augetur modo!
Certe la plej longa resumo ĝis nun, kiun mi esperas ke ĝi signifas lernadan progreson.
Extranea declinatio in vocabulum «Iuppiter»
Kiel oni pensus ke estus ekzemple la genitiva formo de ĉi vorto vidante ĝian nominativan formon? Finiĝante per «-er», ĝi nur povas esti tria deklinacio, do la genitivo estas «Iuppiteris». Ĉu? Nu, ĝi estas tria deklinacio, jes, tamen... la genitivo estas io alia: Iovis. Kaj tiel sekvas la aliaj kazoj. Jen la unua fojo ke vorto ŝanĝiĝis tute. Tute strange...
Mi tuj guglis scivolante la kialon, kiun mi ne trovis... Tamen mi vidis etimologion de la vorto, kaj ĝi estas minimume surpriziga. Vidu kia interesa: la etimologio de la vorto «Iuppiter» venas el Sanskrito «*dyeu-peter» (ĉiela patro), tio estas «Iuppiter» estas kunigo de ĉi du vortoj, okazanta simpligo. Tio verŝajne montras kiel la lingva simpligado jam okazadis eĉ antaŭ Latino kaj antikvaj lingvoj.
Alia interesega fakto: ĉi Sanskrita vorto estas vokativo, kaj «Iuppiter» okazas en nominativo kaj vokativo. Tio ne devas esti koincido, verŝajne ĉar ambaŭ kazoj estas la ĉefaj iel, oni volis tie konservi la tutan termon (ĉiela patro), ĉar ĝi estis speciala. Kial ili ne ĝin konservis en la aliaj kazoj, mistero. «Iovis», siavice, estas ĝuste la Latinigo de «dyeu», «dio». Simple ŭaŭ.
Oni dufoje ne neu!
«Nemo deorum peior maritus est quam Iuppiter, neque ulla dea prior uxor est quam Venus.»
Sed kio estas «ulla»? Laŭ kunteksto oni scius ke ĝi tradukeblas kiel «iu», ĉar ĝi efektive estas «iu». Se oni ne kaptus tion, la libro mem klarigas flanknote: ĝi estas la malo de «nulla», montriĝanta ke ĉi-lasta kunigo. Sed ne tio estas kion mi priparolos.
Ĉar «neque» jam neas, «ulla» ne neas, do Latine oni ne povas nei dufoje en frazo. Se vi parolas la anglan, vi povas diri ke estas evidenta tio, sed portugal aŭ italparolantoj ekzemple ja neas dufoje en frazoj, dirante aferojn kiel «Mi ne vidis nenion». Malgraŭ la logiko kiun ĉi frazo havas en Esperanto, en ĉi lingvoj ĝi signifas «Mi vidis nenion», kiom ajn ĝi ŝajnas male. Mi ne scias kio okazis el Latino ĝis ĝiaj ideoj, sed oni vidas ke ŝajne perdiĝis la kontraŭlogika duobla neo.
La specialaĵo en unu, du, tri daŭrigas
Montriĝas ke la nombroj «unus, duo, tres» deklinaciiĝas... La afero ne estas ke ili deklinaciiĝas, sed kial nur ili deklinaciiĝas? Mi devas baldaŭ serĉi kio estas speciala ĉe ili.
Montris la libro nur la genitivon, serĉante mi eksciis ke nombroj havas ĉiujn kazojn.
Diri aĝon
Estis montritaj du manieroj diri aĝon:
Quintus est puer septem annorum.
Iulia quinque annos habet.
La duan manieron ni havas en Esperanto, la unua mi neniam vidis, pensas ke ne ekzistas. Interese ĝi ekzistas ĝis hodiaŭ, en la portugala.
La Latina defino de adoleskanto
La defino estas ke adoleskanto estas viro kiu ankoraŭ ne havas 30 jarojn . Krom tio ke scivoligas ke la vorto uzeblas por viroj nur, interesas la aĝo antaŭ kiu oni ĉi tio estas. La onidiro verŝajne estas ke post 20, 21 jaroj ne plu estas adoleskanto, samtempe tamen aperas studoj ke adoleskanto iras ĝis 25 jaroj, ĝi nur pliiĝas. Ĉu estus romanoj preter ilia tempo? Ĉu scius ili pli ol ni supozas?
La vorto «virgo»
La libro de finas ĝin kiel «virino kiu ankoraŭ ne havas edzon», tio estas, «fraŭlino», kio estas interesa, tial ke tio estas alia senso ol kion ni komprenas per «virga».
Mi tamen ial ekhavis impreson ke la libro volis uzi eŭfemismon. Kaj se ĉi vorto efektive havas la sencon hodiaŭ konatan sed la libro ne volis defini tiel, subkomprenigante alian aferon, ĉu pro neapero de necesaj vortoj, ĉu pro nemalĝentileco? Aŭ ĉu ĉi tio estas mispenso mia?
Mi profitas por paroli ankaŭ mi manko kiun mi havis. Mi sciis kiel diri «fraŭlino», sed kiel diri «fraŭlo»? Ankaŭ pri la supra vorto, ĝi estas por viroj, sed kiu vorto por virinoj? Samtempe, dum aperas la vorto «matrona», «sinjorino», ne aperas la vira formo, «sinjoro». Miavide ili estus perfekte enmetitaj.
Aperas la vorto «tamen»!
Aemilia igitur virgo pauper erat, sed tamen Iulius eam amabat.
Eĉ ne estas kion klarigi ĉi tie, estas ĝuste la sama uzo ol Esperanto.
Grammatica Latina - Tempus Praeteritum Verbi
Kiel estis dirite, aperis la pasinta tempo de la verbo, kiu ĝojigis min. Kaj grava kaj interesa detalo en la pasinta tempo Latina: ĝi havas kuriozan nuancon. Latino havas la perfektan kaj neperfektan pasintecon. La unua priskribas ago kiu okazis kaj finiĝis pasintece, ion kio okazos unufoje nur; la lasta priskribas agon konstantan en la pasinteco, kontinuecon, ion kio okazis pli ol unufoje. Similan aferon ni povas havi en Esperanto uzante la sufikson -ad: «Julio skribadis al Emilia». Estas ĝuste ĉi tiu konjugacio kiun oni lernas en la libro, kiun mi estas priparolonta.
Bonŝance, kiel preskaŭ ĉiu Latina verbo, estas ŝablono en ĝi, do ne estas sekreto, nur necesas anstataŭigi la verbfinaĵon. Kaj eĉ pli bonŝance ke la konjugacio estas pli simpla, tiel simpla ke la unua kaj duakonjugaciaj finaĵoj samas, samkiel la tria kaj kvarakonjugaciaj:
Unua kaj dua: -bam, -bas, -bat; -bamus, -batis, -bant
Tria kaj kvara: -ēbam, -ēbas, -ēbat; -ēbamus, -ēbatis, -ēbant
Kiam vi pensas ke ne eblas plia simpligo, jen montriĝas ke estas nur unu literdiferenco inter ili.
La sola problemo estas tio pri kio mi jam parolis ĉi tie, la neeblo scii ĉu la verbo -ire estas tria aŭ kvaradeklinacia. Kelkfoje eblas scii ĝin vidante konjugaciitan, sed estas esceptoj kiel la unua kaj dua persono nunaj ekzemple, krom infinitivo. Tio ĝenas...
Ankaŭ estas la pasivvoĉo, kiu ankaŭ havas ŝablonon. Same kiel la aktivvoĉo, la unua kaj duakonjugaciaj samas, ankaŭ la tria kaj kvarakonjugaciaj. Kaj estas rilato inter ĝi kaj la nuna pasivvoĉo. Ĉu vi povas rimarki ĝin?
Unua kaj dua: -bar, -baris, -batur; -bamur, -bamini, -bantur
Tria kaj kvara: -ebar, -ebaris, -ebatur; -ebamur, -ebamini, -ebantur
Se vi rigardis bone, vi rimarkis ke la rilato estas en la lastaj vortoj, kiuj samas al tiuj de la nuna pasivvoĉo. Krom de la unua persono, ĉar ekzistas ŝajne kvazaŭ regulo en Latino kie la unua persono estu diferenca.
Aldone, ĉi tie ni certiĝas kiom simpligita estas la pasinta tempo Latina; male ol tiuj nuntempaj, la pasintaj finaĵoj pasivvoĉaj ne havas tiun variaĵon en ilia komenco.
Jen ni finiĝas ĉi ĉapitron! Ĝojigas min esti lernanta tiajn aferojn. Kompreneble restas multe da vortoj lernendaj por ke mi povu skribi almenaŭ parton de kion mi ŝatus, ekzemple ĉi finan tekston kaj la komencan, sed mi jam tion faros! Cetere mia celo estas povi kapabli skribi tutan afiŝon la libron komentante Latine! Malfacilas, sed ne neeblas.
Discere tempus praeteritum verbi difficilis non est, vero facilior quam praesens est, specialius cum voce passiva, quia tot variationes non sunt (prima secundaque coniugationes etiam aequae sunt hic! ut tertia quartaque).
1 note · View note
sagewordstarot · 5 years
Photo
Tumblr media
Ligaĝo en karakterizo por legaĵo de #taroko en #anglan Pardon petis por mia multe eraroj, mi estas komencanto. Dankon! #tarot #esperanto #tenofcups #dekdetasoj #feliĉa #happy https://www.instagram.com/p/B2HTBpOBQNO/?igshid=n9szgwstyj4y
0 notes
lesbeauxmots · 3 years
Quote
Like every city was our city and every road was our own
Elle Fanning
1 note · View note
withlovefromant · 4 years
Photo
Tumblr media
1 note · View note
ancientpond · 3 years
Text
About Me
My name is Michael, and I’m a twenty year old trans man living in the UK. Learning new languages is one of my favourite things, and my dream is to become a professional translator or interpreter, preferably living overseas. My native language is English, but I also speak a little Esperanto. I’m currently learning European Portuguese, and French and Norwegian are also on my to-do list.
Other than learning languages, I enjoy listening to music, trying new foods (though I can be picky), and going for walks in the countryside. I’m considering taking up a crafty hobby, but nothing has really caught my interest.
Nun mi provos skribi in Esperanto.
Mia nomo estas Miĥaelo, kaj mi havas dudek jaroj. Mi estas viro transgenra kaj mi loĝas en Brito. Mi tre ŝatas lerni novajn lingvojn, kaj mi volas esti tradukisto aŭ interpretisto, kaj loĝi en alia lando. Mia denaska lingvo estas la anglan, kaj mi ankaŭ parolas iomete Esperanton- mi ne sciis ĉiu de ĉi tiuj vortoj. Nun mi lernas la portugala de Portugalujo, kaj mi eble lernos la franca kaj la norvega.
Mi ankaŭ ŝatas aŭskulti muzikon, manĝi novajn manĝaĵojn, kaj marŝi. Mi eble komencos novan hobion, sed mi ne scias kiun.
Ĉu mia Esperanto, aŭ iu lingvo, ne estas bona, bonvolu vi diru al min!
If my Esperanto, or any other language, isn’t good, please tell me!
2 notes · View notes
redand51ue · 4 years
Photo
Tumblr media
💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠💠 - @anglan_shop - Big Stitch Denim Balloon Pants -⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀ @wuuuuu_123 in ANGLAN® STUDIO -⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀ www.anglan.co.kr - #streetstyleluxe #menwithstreetstyle #ballonpants #styleguide #streetstyle #denimaddicted #menstyle  #denimhead #lookoftheday #menwithclass #denim #menswear #gentlemen #casualstyle #style #styleinspiration #mensfashion #streetfashion #stylish #vintageclothing #outfit #streetwear  #mood #menslook #mensweardaily  #workwearstyle #menwithstreetstyle #heritage #vintagestyle #militaryjacket via ✨ @padgram ✨(http://dl.padgram.com) https://www.instagram.com/p/CCQDSwHl3fK/
4 notes · View notes
kviralingvisto · 5 years
Text
Mi scias multajn lingvojn! Kiel la anglan, la usonan anglan, la kanadan anglan, la aŭstralian anglan...
13 notes · View notes
cosmogyros · 5 years
Note
Hej, de kie vi estas? :) Ŝajnas al mi ke vi loĝas en Germanio, sed ke vi ne estas denaska parolanto de la germana.
Hi! Gxuste kaj gxuste :) Mi venas de Usono kaj mi denaske parolas nur la anglan. La tutaj aliaj lingvoj, kiujn mi konas, estas ankoraux je pli suba nivelo.
(Pardonu min, se estas eraroj en mia skribo. Mi ne ofte havas okazon uzi Eo.)
1 note · View note